Estimata ! Bonvolu ensaluti. Bonvolu klarigi kiam vi movas artikolon : ja estas diskuto ĉu ŭalabio ĉu valabio. Bonvolu partopreni en la diskuto sed ne sen klarigoj simple movi retro artikolon kiun alia jam movis. Arno

Jam dufoje mi forigis memligon : ne ligu per la titolvorto al la paĝo mem estas sensenca. Ĉu vi ne atentis tion ? Vi trian fojon remetis la memligon al Ŭalabio el Ŭalabio !!! Arno
Karaj ambaŭ! La ĉefa titolo estu Valabio! Bonvolu legi en Diskuto:Ŭalabio.

--Bab

Miaflanke, mi konsentas ke la vorto povu esti Valabio kaj ne Ŭalabio. La diskutoestas pri aliaj temoj. (Tamen jen granda energio por artikolo trivorta kaj bildo sen eĉ komento.) Trifoje mi forigis la memligon de la titolvorto al la artikolo mem. Kvaran fojon ĝi reaperas same. Estimata redaktanto 12.210.225.101 (kia plaĉa nomo!) bonvolu atenti ke memligo estas evitenda. Cetere kial tiel longigi la navigilon ? Navigilo devas helpi orientiĝi, ne perdigi. Plie la vikipedio estu iom homogena. Ĉu por ĉiu artikolo pri vivantulo, oni metu tiom longan navigilon ? La navigilo estu pli skema. Se ekzistas pli detalaj (diskutataj) taksonomaj klasifikoj, ili estu aparte prezentitaj en pritema artikolo. Arno


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.