Dankon pro la forigado de la necertaj bildoj. Vikipedio estas projekto celanta liberajn disvastigadon kej eldoniĝon ĉiaspecajn, kaj por tio ni nepre strike sekvu la leĝojn pri kopirajto. Se vi ne cent-procente tutkore certas, ke iu bildo estas de ni kopiebla kaj, pli grave, reeldonebla laŭ la permesilo GFDL, estas plej bone ne uzi ĝin.

Ekzistas kolektoj da nekopirajtitaj bildoj (pro intenca ago de la aŭtoroj aŭ pro simpla aĝo), ekzistas bildoj jam pruvitaj en la aliaj lingvofakoj de Vikipedio, kaj ĉiam restas la ebleco fari mem la bildojn per fotilo aŭ desegnado. Ankaŭ, eblas alligi paĝojn kiuj enhavas ne-rekte-uzeblajn bildojn kiel referencmaterialo. Tio estas nenia problemo.

Por tiuj bildoj, kiuj ja estas uzeblaj, ankaŭ estus bone alŝuti ilin. (Se vi ensalutas vi povas alklaki ligilon 'Alŝuti doseriojn'.) Per tio, ni povas certigi ke bildo ne malaperos el eksterna ttt-ejo; ke oni povu simple kopii la enhavon de la tuta Vikipedio inkluzive de gixaj bildoj; kaj oni evitas troŝarĝon al la retkonekto de la ttt-ejo kiuj havas la bildon. Sed pri tiuj, ĉiam estu tre tre certa ke la bildo estas senkopirajta aŭ permesita laŭ GFDL. -- Brion VIBBER 01:02, 5. Mar 2003 (UTC)


Kie oni povas akiri publik-domajnajn bildojn por la enciklopedio ???. Parolante pri alŝuti dosierojn ( arkivojn ), eble estus interesa alŝuti sonajn dosierojn kun pronoco de esperantaj literoj.vikipediisto:Mak

Jen listo ĉe la anglalingva vikio: en:Wikipedia:Public domain image resources --Brion VIBBER 03:36, 5. Mar 2003 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.