Ĉu vi povas pravigi kial vi duan fojon forigis ligilon al

? --Arno Lagrange  12:25, 7. Mar 2007 (UTC)

Estimata, mi estas Jan Stanisław Skorupski kaj mi persone forprenis mian paĝon, ĉar estas mia persona paĝo kaj mi rajtas ĝin disponi laŭ mia volo, nieniu alia; ankaŭ mi skribis la komentarion en la "diskuto" pri mia paĝo, kaj tie estas ankaŭ kaŭzoj por mia ago. Por atesti, ke estas vere mi, bonvolu sendi demandon al mia E-mail-adreso (troviĝas sur ĉiu paĝo de mia interretportalo) kaj mi tion konfirmos. Vi povas ankaŭ kun mi paroli. Jan Stanisław Skorupski

saluton al vi ! Mi legis vian komunikon. Vi tute prave povas opinii ke estas diversaj mankoj kaj malĝustaj informoj en vikipedio(j). Sciu ke estas verkata paĝaro kie diversaj homoj provas disponigi sciaron. El tio rezultas malperfekta ĉiam perfektinda verko. Anstataŭ forturniĝi de ĝi vi povus simple korekti plej gravajn erarojn kiujn vi rimarkas -kio neniel devigas vin fariĝi konstanta kunlaboranto-. Pri forigo de ligilo al via propra paĝo, bonvolu lasi nin ĉiujn juĝi ĉu ĝi estas forigenda. Se vi vere ne volas ke via paĝo estu plu legota, simple forigu ĝin el la persona paĝo kiun vi mem regas. Koncerne min mi trovis vian tekston interesa kaj ligilon al ĝi trafa do ne forigenda. Bonvenon al vi vizitanto kaj eble ankaŭ refoje vizitonto! AL @ 13:48, 7. Mar 2007 (UTC)

Manko de respondo estas ankaŭ respondo. Laŭ la propono - esperanta fako ne plu ekzistas sur mia paĝo. Ĉu estas senco, por ke mi daŭre ekzistu en vikipedio kiel esperanta aŭtoro? JSS 8.03.07


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.