Kara amiko, vi supozeble estas nova vikipediisto kaj ankoraŭ ne konas tre bone la vikipediajn regulojn. Do, mi rimarkis, ke vi verkis du novajn artikolojn, kies solaj enhavoj estas inter-vikipediaj ligiloj. Tio bedaŭrinde ne sufiĉas por krei enciklopediajn artikolojn, kaj se ene de du tagoj tiuj artikoloj (Gravedpreventiloj kaj Joachim DU BELLAY - ĉu estas pliaj, kiujn mi eble ne rimarkis?) restos sen taŭgaj priskriboj, mi forigos ilin.
Se vi simple metis la ligilojn por alitage daŭrigi, prefere anoncu tion en la resumolinio. Ĉu bone? Agrablan kunlaboron deziras al vi --Unukorno 21:09, 6. Apr 2004 (UTC)

Io alia: Anstataŭ Gravedpreventiloj mi preferus la nocion kontraŭkoncipilojkontraŭkoncipilo. Kion diras la aliaj?

Mi simple prenis la vorton tiel, kiel ĝi estis skribita en la artikolo Hipio.

(Eliott)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.