Estimata ! ne utilas meti ligojn al vikipedioj en lingvoj ne jam ekzistantaj -estas tute neniu artikolo en la farsa lingvo kaj eĉ ne farslingva bonvenpaĝo -. Ligoj devas direkti al interesaj aferoj ne al ne jam realigitaj projektoj. Por iam ekzistontaj projektoj estas Internacia_Vikipedio Arno Lagrange 14:02, 7. Nov 2003 (UTC)

Same pri burma lingvo : vi ligis al paĝo por estonta vikio en tiu lingvo. Sed nun oni nur ricevas paĝon kun erarmesaĝo : tio ne aspektas serioza. Mi dankas ke vi atentos miajn rimarkojn : jam trifoje mi forigis la ligojn kiujn vi faras al vikipedioj en lingvoj ne jam ekzistantaj. Arno Lagrange 00:40, 10. Nov 2003 (UTC)


Denove vi obstinas enmeti tiujn ligojn al vikipedioj en lingvoj ne jam ekzistantaj. Kiel mi povas komprnigi al vi ke ne estas bona ideo. Ĉu necesos forbari vian IP-adreson ? Arno Lagrange 17:41, 11. Nov 2003 (UTC)
Haj ! Haj ! vi obstinas enmeti tiujn ligojn al ne jam ekzistantaj vikioj kaj vi tute ne aŭskultas miajn atentigojn ! Kiel komprenigi al vi ? Mi enmetis vian liston tien. se vi ŝatas kompletigu tiun liston, sed bonvolu ĉesi enmeti ligojn en la ĉefpaĝo, tio malseriozigas la projekton kredigante ke jam ekzistas tre multaj lingvoj dum fakte ne ĉiuj jam ekxistas. Ceter kelakj el ili estas tute skeletaj : aperas apenaŭ bonvenpaĝo en la menciita lingvo, ofte la duono aŭ eĉ la tuto estas en la angla. Arno Lagrange 14:08, 14. Nov 2003 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.