Estimata anonimulo, vi hodiaŭ forviŝis la tutan enhavon de la artikolo Ankh kaj transmetis ĝin al nova artikolo Ansa kruco. Certe via intenco estis bona, sed per tio disŝiriĝas la redakta historio de la artikolo. Estus pli bone ŝanĝi la nomon de la artikolo; tio konservas la historion.

Ĉar vi ne ensalutis, sed laboras sub IP-adreso, vi ne rajtas ŝanĝi nomojn, sed vi povus peti alian uzulon fari la ŝanĝon. Eble eĉ pli bone estus krei konton (eblas uzi pseudonimon) kaj ensaluti.

Bonan vikipediadon por 2011 (kaj plu), -- Aisano 12:32, 31. Dec 2010 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.