Saluton redakti

Kaj bonvenon. Vi kreis artikolon La Nova Urbo Mehestan, kiun mi alinomis al Nova Mehestan. Mi ne faris tion kaprice: oni uzas artikolon kun propraj nomoj nek en Vikipedio nek en Esperanto mem. Kaj urboj portas nomon "urbo" nur kiam ĝi kolizias kun sama vorto, ekzemple ĉe Meksikurbo, Kansasurbo ktp. Tial la nomo estu Nova Mehestan aŭ Nova Mehestano, kiel Nova Jorko, Nova Gvineo ktp., ankaŭ kiel Novjorko en ne tiom longa nomo kiel Novmehestano. Vi malfaris mian alinomon, restarigis la antaŭan neĝustan nomon kaj kreis kelkajn problemojn. Unue vi restigis la alinomitan artikolon, tiel ke nun estas du artikoloj, nome La Nova Urbo Mehestan kaj Nova Mehestan, due en la neligita Nova Mehestan vi prifajfis pri klopodo fare de alia vikipediisto plibonigi la artikolon, nome ĉe referenco. Trie kreis novan artikolon kun kelkaj fuŝoj: nome neniu valida referenco, kelkaj fuŝaj referencoj kaj neniu interna ligilo, pro kio oni povus forigi la artikolon, ĉar ĝi ne plenumas la minimumajn kondiĉojn. Tiukadre mi forigos la unuan artikolon, alinomos la nunan artikolon al Nova Mehestano kaj atendos, ke vi kreu internajn ligilojn kaj validan referencon por ke la artikolo rajtu resti. Dankon pro via komprenemo kaj mi restos je via dispono por helpi en plua vikipediagado. kani (diskuto) 08:21, 5 apr. 2024 (UTC)Reply

Saluton, Alirezakomaji. Bonvolu atenti ke via artikolo nun havas la titolon Nova Mehestano. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:52, 5 apr. 2024 (UTC)Reply
Saluton kara amiko,
en Irano estas kostruitaj kelkaj novaj urboj, kiel Mehestan, kiuj havas la vorton "Urbo" kun si kaj se oni devas uzi gxin pro miskompreno kun aliaj placoj samnome. Do, ne forigu tiun vorton.
Dankon Alirezakomaji (diskuto) 13:50, 5 apr. 2024 (UTC)Reply