Aliĝo al traduka konkurso redakti

Saluton Cybernono! Vi en Novembro tradukis iun artikolon per la traduka helpilo EnhavTradukado kaj vi do povas partopreni la Tradukan konkurson. Sufiĉas, ke vi tuj aliĝu ĉe Vikipedio:Konkurso/2015/Konkursantoj kaj vi povos gajni valorajn premiojn. Ĉiuokaze rapidu, la konkurso fermiĝos la 30an de Novembro je 23:59 UTC. --KuboF (diskuto) 23:08, 29 Nov. 2015 (UTC)

Traduko de la artikolo de Jean-Paul Colnot redakti

Saluton,

Ŝajnas ke vi komencis traduki tiun artikolon. Kiel ĉu oni povus helpi vin? Irante al paĝo por provi traduki la artikolon anoncas al mi:

Tio ĉi estas prilaborata traduko komencita de Cybernono Bonvolu kunordiĝi kun la uzanto, kiu tradukis la nunan version.

Kaj poste ĝi nur donas ligo por krei novan tradukon, sed neniu por kontribui al via version. Se vi scias kiel oni povas kontribui al via version, kaj deziras tion, bonvolu priskribi tion en via respondo.

Ĝis baldaŭ, Psychoslave (diskuto) 13:21, 29 mar. 2021 (UTC)Reply

Proponita teskto de Edmond Ludwig redakti

Saluton, Edmond Ludwig demandis al mi provizi al vi tiun tradukan version:

Jean-Paul COLNOT (1928 – 2000)

Jean-Paul COLNOT naskiĝis la 27-an de majo 1928 en Belfort. Li profesie laboris kiel preparisto en apoteko. Li malkovris Esperanton pro serĉado de dokumentoj pri fungoj. Li do eklernis koresponde la Internacian Lingvon en 1948 kun la respondeculo de la Esperanto-kursoj en GRAY, Géo JUNIER. Tiu ĉi ankaŭ kreis la Esperanto-Muzeon en sia urbo. https://www.gray.fr/le-musee-de-l-esperanto-de-gray--1542719536.html Jean-Paul COLNOT ekloĝis en Laxou kaj laboris en Nancy ekde 1951. Li ekinstruis Esperanton en la JunuldomoPhilippe Prilippe DESFORGES kaj iĝis rapide sekretario, poste prezidanto de Fédération Culturelle de l’Est pour l’Espéranto, la nuna ESPERANTO FRANCE-EST , kiu daŭre sidejas en la sama junuldomo, rue de la République, kie kunvenas la anoj de Espéranto-Nancy. Kadre de la regiona asocio li kreis perkorespondan kurson kun la kunlaborado de multaj bonvolemaj esperantistoj de la 6 departementoj de la asocio (Meurthe-et-Moselle, Meuse, Moselle, Bas-Rhin, Haut-Rhin, Vosges). Dank’al la regiona gazetaro kiu dum jaroj diskonigis senpage la anoncojn de la kursoj, dekoj da gelernantoj diversaĝaj lernis la Internacian Lingvon kaj partoprenis dufoje dum la jaro (printempe kaj aŭtune) plurnivelajn semajnfinajn kunvenojn: iniciado al la Internacia Lingvo, parola praktikado de la lingvo, meznivelaj kaj superaj kursoj, preparado al la ekzamenoj kaj trapasigado de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto (Institut Français d’Espéranto). Tiuj semajnfinaj kunvenoj arigis ĝis cento da personoj el Francio kaj el la najbaraj landoj. La kursoj okazis en la junuldono Philippe Desforges, kie la partoprenantoj ankaŭ tranoktis. Li regule invitis prelegantojn kaj esperantlingvajn artistojn el la tuta mondo. Notindas, ke Jean-Paul COLNOT ankaŭ instruis dum la kunvenoj, kiujn li organizis. Ekde kiam la tranoktado ne plu eblis en la junuldomo, la kunvenoj okzazis en la katolika seminariejo Domaine de l’Asnée, en Villers-lès-Nancy. Jean-Paul COLNOT ankaŭ estis hardita sportisto. Li do organizis kunajn  migradojn de francaj kaj germanaj esperantistoj en la Vogeza Montaro aŭ en la Nigra Arbaro. Jean-Paul COLNOT sin eĉ trejnadis por la atleta distanckurado Parizo-Strasburgo. Bedaŭrinde la profesiaj postuloj malhelpis lian partoprenon. Eta anekdoto: ĉar Jean-Paul COLNOT neniam lernintis maŝintajpi, li skribadis ĉiujn leterojn mane (milojn da leteroj!!!). La oficialajn leterojn tajpis lia edzino, Micheline COLNOT, kiu ankaŭ estis lia plej fidela kunlaborantino. Jean-Paul COLNOT forpasis la 19-an de aŭgusto 2000 en Laxou.

Uzu ĝin kiel vi deziras.

Kore, --Psychoslave (diskuto)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Cybernono, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply