Bonvenon redakti

Bonvenon. Sed krom uzi tradukilon, bv poluri la tekstojn. ‎Landon Donovan ankoraŭ ne estas akceptebla. Mi komencis korekti sed estas tro da eraroj.--kani (diskuto) 00:22, 14 Nov. 2015 (UTC)

Ankaŭ la fino de Kirsten Gillibrand kaj Unua Damo de Usono ne estas akcepteblaj.--kani (diskuto) 23:12, 14 Nov. 2015 (UTC)
Kaj mi dediĉis multege da tempo al korektado de la Unua Damo de Usono. Nedankinde.--kani (diskuto) 13:08, 15 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Kristoforo Robino!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:50, 28 Nov. 2015 (UTC)

Venko en Traduka konkurso redakti

Gratulon al via venko en la Traduka konkurso en la Esperanta Vikipedio en Novembro 2015!

Bonvolu sendi al mi vian poŝtan adreson al kiu mi povos sendi al vi vian premion.

Mi pardonpetas pro longa atendado kaj mi denove gratulas!

Amike ĉeforganizanto, KuboF (diskuto) 22:48, 13 apr. 2016 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Kristoforo Robino, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply