Saluton, Luvenier. Mi ĵus vidis, ke vi iomete aldonis tekston al Motal. Sed jam je la unua rigardo videblis al mi, ke temas pri aŭtomata tradukaĵo. Kiun ilon vi provis uzi por tio? La tradukaĵo bedaŭrinde estas tre malbona, kvankam mi ĵus iomete provis korekti ĝin. Sed kelkaj frazoj estas tute ne kompreneblaj. Ĉu vi povus mem korekti la fuŝojn? Alie eble alia uzanto forigos la nekompreneblan tekston. --Tlustulimu (diskuto) 12:46, 14 Feb. 2016 (UTC)