Bonvenon! redakti

Skribu libere al vi! Vivu (Esperanta kaj ne nur) Vikipedio!

Maks84eo 16:01, 9. Okt 2008 (UTC) redakti

Ŝablono:Tabelo futbalo redakti

Saluton, Maks84eo. Mi ĵus tradukis la de vi menciitan ŝablonon en:Template:Footballbox en esperantolingvan version: {{Tabelo futbalo}}. Ĉar ja ne temas pri informkesto, mi ŝanĝis mian unue proponitan nomon. Ankoraŭ solvendas la problemoj pri la landaj flagoj. Sed mi scias, ke ili estas iel uzeblaj. Ĉu mi demandu Arno Lagrange pri la flaga problemo? Kore --Tlustulimu 13:35, 10. Okt 2008 (UTC)

Mi jam demandis Arnon kaj nun atendas lian respondon. Kore --Tlustulimu 14:08, 10. Okt 2008 (UTC)
Arno ankoraŭ volas esplori la aferon kaj tiam ni vidos, kion li proponas. - Mi tradukis per helpo de tri vortaroj, nome Angla-Germana (de PONS-eldono el 1995) kaj Germana-Esperanto (de d-ro Krause el 2007) kaj Angla-Esperanto (el 1992, de d-ro Andrew McLinen). Tiel mi trovis la vorton arbitracianto por la angla vorto referee. Sed la varianton lud-juĝisto mi ne trovis en la granda vortego Germana-Esperanto. Anstataŭ tio mi trovis la vorton ludgvidisto. Antaŭ ol ni ŝanĝus ion, mi preferus interkonsenton pri ŝanĝendaj terminoj. Kore --Tlustulimu 18:39, 10. Okt 2008 (UTC)mi relegis kaj korektis iom. --Tlustulimu 18:42, 10. Okt 2008 (UTC)

Esperantoliteroj redakti

Saluton, Maks84eo. Se vi per iu komputilo ne havas eblecon tajpi esperantoliterojn, vi havas la eblecon uzi anstataŭan skribon. Tiuj literoj estas aŭtomate anstataŭataj de la vikia softvaro per la ĝustaj literoj, se oni antaŭrigardas aŭ storas artikolon en la redakta kestego.

Esperantoliteroj Anstataŭaĵo
Ĉ, ĉ Cx, cx
Ĝ, ĝ Gx, gx
Ĥ, ĥ Hx, hx
Ĵ, ĵ Jx, jx
Ŝ, ŝ Sx, sx
Ŭ, ŭ Ux, ux

Eble vi jam miris pri la stranga kodado de la ĉitieaj artikoloj. Sed bonvolu atenti, ke ĉi tiu "truko" normale nur funkcias en la Esperantovikipedio. En tre malmultaj alilingvaj ekzistas iu aldonaĵo (angle Gadget). Kore --Tlustulimu 18:36, 14. Okt 2008 (UTC)


Saluton. Mi gratulas vin pro granda kvanto de artikoloj pri Italio. Mi konsilas al vi por plibonigi la kvaliton de la artikolo kaj plifaciligi la taskon de eventualaj korektontoj aŭ plibonigontoj:

  • aldonu sube kategoriojn, ekzemple ,
  • elprenu de la itala versio la alilingvajn ligilojn, aldonu la italan it:latitolo kaj algluu ĉion sube de la redakta paĝo,
  • en la itala versio aŭ en iu ajn enmetu eo:latitolo.
  • Krome ne forgesu aldoni ĉiam ion pri Italio. Memoru, ke tre verŝajne ĉiu italo scias, ke Sardinio estas itala insulo, same multaj mediteraneanoj kaj eĉ eŭropanoj, sed por alikontinentanoj ne ĉiam oni scias, ke temas pri Italio. Same por ĉiu artikolo indas konigi supre pri kio temas ĝenerale.

Dankon.--kani 18:44, 14. Okt 2008 (UTC)

Italio redakti

Saluton, Maks84eo. Por artikoloj pri Italio jam ekzistas la ŝablonoj {{Informkesto italia komunumo}}, {{Informkesto italia provinco}}, {{Informkesto italia regiono}}. Mi ne scias, kiujn pliajn ŝablonojn vi bezonas. Kore --Tlustulimu 10:19, 15. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Maks84eo. Ĉu vi pensis pri ekvivalento de la ŝablono {{Navigilo Francio}}? Sed por Italio mi ne povis trovi ĝin. Do ĝi devos esti kreata, se eblas, surbaze de jam ekzistanta alilingva versio. Ĉu la itala vikipedio havas tion? Mi ĵus serĉis tie, sed nenion trovis. Kore --Tlustulimu 10:57, 15. Okt 2008 (UTC)


Saluton. Mi iom pligrandigis vian artikoloĝermon pri rivero Serchio, ĉar aliel, ĝi povus esti forviŝita, ĉar ĝi ne havis minimumajn 3 frazojn. Krome vi ankoraŭ ne enmetas alilingvajn ligilojn kio malhelpas postajn plibonigojn kaj apero de esperanto en alilingvaj versioj. Se vi daŭre ne faros tion, devigos aliulojn, kiel mi, sklave plibonigi viajn ĝermojn. Aŭ malsklave ribeli kaj peti forviŝon. Se vi bezonas helpon, ne dubu kontakti min aŭ aliajn vikipediistojn: ĉe mi ĉe saliko 69 ĉe hotmail punkto com senspace. Ĝentile.--kani 17:40, 15. Okt 2008 (UTC)
Saluton. Mi parolis pri Italio, sed ne parolis pri navigilo, ĉar mi tion ne komprenas: mi petis nur iom pli grandajn artikolojn (pli ol unu frazo), laŭ la regularo, por ke ili ne estu forviŝita.Pri navigil-ŝablono mi nenion scias.--kani 18:41, 16. Okt 2008 (UTC)