Saluton redakti

Saluton kaj bonvenon en Vikipedio. Mi trarigardis viajn ĵus metitajn artikolojn kaj mi bedaŭre devas diri, ke ili montras neakcepteblan lingvonivelon. Plej verŝajne ili estis tradukitaj per aŭtomataj tradukiloj, tiel restas anglalingvaj vortoj, malglataĵoj kaj resume dirite multaj korektindaĵoj. Krome kelkaj el ili estas longegaj, do, malfacile korekteblaj. Mi proponis forigon de tiuj artikoloj, sed estas solvoj. Mi pretas helpi vin plibonigi kelkajn el ili, kondiĉe, ke oni forigu grandan parton. Mi povas montri la difektojn kaj vi mem povos korekti aliajn partojn.--kani (diskuto) 22:31, 3 okt. 2020 (UTC)Reply

Saluton denove. Foje oni povas uzi anglalingvajn terminojn kiam tiuj konceptoj ne estas ankoraŭ malferme enkondukitaj en Esperanto, sed tio ne estas la afero: en viaj artikoloj estas facile tradukeblaj terminoj kiuj simple restis ne tradukitaj, estas alitipaj eraroj, kaj estas nekontentiga lingvonivelo. Tamen tio estas nur mia opinio. Aliaj vikipediistoj venos kaj rigardos viajn artikolojn. Mi plue opinias, ke estos pli utila al vi kaj al Vikipedio se oni prenos el viaj artikoloj, nur unuajn partojn, kaj oni zorge korektas ilin. Ekzemple vi povas traduki anstataŭ el la angla versio el la versio Simple English aŭ io tia. Mi volas nur helpi, sed se la rezulto ne estos kontentiga, aliaj decidos pri forigo aŭ ne. Vikipedio ne estas loko por ekzerci tradukadon, sed por enmeti tradukojn aŭ tekstojn jam plibonigitajn. Mi pardonpetas, se mi parolas akrete, sed tio kongruas kun la ĝenerala sinteno. Vi havas lokon en Vikipedio (kiel ĉiuj), sed mi opinias, ke ne taŭgas, ke vi venu kaj entrudu enormajn tekstojn kiujn aliaj devos plibonigi. Vi (kaj neniu) rajtas sklavigi aliulojn.--kani (diskuto) 23:17, 3 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi jam diris, ke ne temas nur pri anglaj vortoj, sed se vi volas ekzemplojn, jen: ones, ups, freemium, grossing, apps, and; kaj tio nur en la enkonduko de Candy Crush Saga. Se vi kredas, ke tiuj vortoj ne estas tradukeblaj al Esperanto, vi eraras. Estas dekfoje longa la artikolo, do sep por dek estas sep dek vortoj kiujn aliuloj devus traduki, sed mi ripetas, ke ne temas nur pri tio. La lingvonivelo estas kiel tiu de indianoj de malbonaj vakeraj filmoj aŭ eĉ pli malalta. La sistemon por referencoj vi ankoraŭ ne lernis. Ĉu vi rigardis en Referencoj? Mi opinias, ke ni ne alvenos al utila loko per plilongigo de diskuto; demandu aliulojn. Helpopreta.--kani (diskuto) 23:40, 3 okt. 2020 (UTC)Reply
Por esti pli klara kaj afabla, via artikolo Sylwia Lipka estis tute akceptebla; mi korektetis, ĉefe pri referencoj, kion vi povas rigardi en la historia paĝo. La ceterajn mi markis kiel revizieblaj. Estus pli facile se ili ne estus tiom longaj. Kiam artikolo ne estas definitiva oni markas per ŝablono redaktata kiel mi faris en Sylwia Lipka; tion vi povas fari, sed plej bone en ununura artikolo kaj ne lasi amason da malnetaj artikoloj.--kani (diskuto) 11:15, 4 okt. 2020 (UTC)Reply

Bonvenon redakti

Saluton kaj bonvenon en Esperanto-Vikipedio! Mi ĝojas ke vi ekaktivas en Vikipedio kaj pretas kontribui pri viaj favoritaj temoj. Ĉiuj seriozaj kontribuantoj estas bonvenaj!

Okaze de la bonvenigo mi tamen volas atentigi vin pri jena grava punkto: Ne enmetu en Vikipedion komputile faritajn tradukojn. La kvalito de tiuj tradukoj estas terure malbona; en plej bona kazo ili eble povas servi kiel krudmaterialo por serioza prilaboro fare de lingve bone sperta esperantisto. La artikolo Sierra McCormick jam tuj komence elmontras la mistradukon "portita" anstataŭ "naskiĝinta", kaj daŭrigas same erarplene.

Mi rekomendas al vi tute ne uzi komputilajn tradukojn, eĉ ne por posta prilaboro. Verku tekstojn mem, en via propra lingvaĵo, kaj ili estos bonvenaj en Vikipedio!

Agrablan kunlaboron en Vikipedio deziras al vi, sincere salutante, Moldur (diskuto) 19:53, 4 okt. 2020 (UTC)Reply