Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, PetroC!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 09:53, 18. Nov 2008 (UTC)

Kategorio:Bebspecoj redakti

Saluton, Petro. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis la ne ekzistantan kategorion [[Kategorio:Bebspecoj]] al kelkaj artikoloj. Sed tio estas malĝusta, ĉar ne temas pri iuj beboj, sed tutcerte pri trinkaĵoj, ĉu ne? Por tio ekzistas la kategorio Kategorio:Trinkaĵoj. Krome mi havas la impreson, ke vi ne distingas inter trinkaĵo kaj drinkaĵo. Sed estas du malsamaj aĵoj. Kore --Tlustulimu 09:53, 18. Nov 2008 (UTC)

Forigo redakti

Saluton, Petro. Se vi volas peti pri forigo de artikolo, vi povas enmeti la ŝablonon {{forigu}} laŭ la jena maniero {{forigu}} --~~~~. Sed bonvolu ne forgesi listigi la artikolon sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tie aperu novaj proponoj je la komenco de la listo. --Tlustulimu 11:23, 18. Nov 2008 (UTC)

Torĉoj redakti

Saluton, Petro. Mi dubas, ke vi certas pri trinkaĵo kaj drinkaĵo. Drinki estas por diboĉado, "emborracharse" kaj via orĝado (mi dirus orĉado) ne ebriigas. Do, mi ŝanĝis al trinkaĵo. Mi dubas ankaŭ pri la tauĝeco traduki per torĉo "fallas" eĉ se la mezepoka deveno rilatas al tiamaj torĉoj, nuntempe ne temas pri torĉoj. Se vi interesiĝas pri valenciaĵoj, kial ne kunlabori kun samlingvano aŭ samlandano? Aŭ elekti pli facilajn tradukojn. Oni ne necesas nur novaj artikoloj. Tio ne estas konkurenco. Ankaŭ eblas plibonigi aŭ plilongigi jam ekzistantajn artikolojn ekzemple pri Valencio, valenciaj urboj, vilaĝoj, lokoj, ktp. Tiele vi ne riskas komenci fuŝan artikolon.--kani 18:37, 18. Nov 2008 (UTC)

Dankon pro la korektaĵoj. Mi tradukis "Falles" ĉar mi konsideras grava afero havi artikolon pri tiuj festoj kaj ke ni havu nomon por ili. Mi ankoraŭ ne trovis esperantajn formojn por "falles", "ouija", "fideuada", "all-i-pebre", "cassalla"... Ŝajne neniam ekzistis nomo kaj unu nomo ni devas havi, pro tio mi volis krei ĝin. Se iu havas plej bona traduko por tiuj ĉi vortoj tiu proponu ĝin.

--PetroC 18:58, 18. Nov 2008 (UTC)