Uzanto:Haruo/Usona mararmeo

Sigelo de la Usona Mararmeo
USS Constitution, la plej malnova ankoraŭ flosanta ŝipo en la Usona Mararmeo, je sia 200-jara datreveno en 1997

La Usona Mararmeo (angle, United States Navy, mallonge USN) estas la marmilita branĉo de la Usona Armeo kaj unu el la sep uniformitaj servoj de Usono. Ĝi estas la plej granda mararmeo en la mondo. La tunaro de ĝia batala floto estas pli multe granda ol la kombinaĵo de la sekvaj 13 mararmeoj kune.[1] La Usona Mararmeo havas ankaŭ la plejgrandan aviadilŝipan floton, kun 11 tiaj ŝipoj aktive servantaj. La mararmeo havis, en januaro 2011, 328 516 aktive servantajn membrojn plus 101 689 rezervajn. Ĝi havas entute 286 aktivajn ŝipojn, kaj pli ol 3 700 aviadilojn.[2]

La Usona Mararmeo devenis de la Kontinenta Mararmeo, establita en 1775 en la frua etapo de la usona revolucio. Nelonge post la revolucio la Kontinenta Mararmeo malfondiĝis, kvankam la Usona Konstitucio (1787) donis al la Usona Kongreso (parlamento) la povon "provizi kaj tenadi mararmeon.[3]


La Mararmeo estas administrata de la Ministerio pri la Mararmeo, kiun estras la (civilula) Ministro pri la Mararmeo.

La Ministerio pri la Mararmeo mem estas sekcio de la Ministerio pri Defendo, estrata de la Ministro pri Defendo. Tradicie, la plej altranga mararmea oficiro estas la Estro de Mararmeaj Funkcioj; la nuna postenulo estas admiralo Jonathan Greenert, tamen, unu mararmea oficiro aktuale rangas pli alte ol li, nome la vicprezidanto de la Kunigita Stabestraro, admiralo James Winnefeld.

Komisio redakti

Laŭ Mission of the Navy ĉe navy.mil: "La komisio de la mararmeo estas bonteni, trejni kaj ekipi luktopretajn mararmeajn soldatarojn kapablaj venki en militoj, fortimigi agresadon, kaj subteni liberecon de la maroj."[4]

Laŭ la Manlibro por novaj rekrutitoj, "La komisio de la Usona mararmeo estas protekti kaj defendi la rajton de Usono kaj niaj aliancanoj libere moviĝi sur la oceanoj, kaj protekti nian landon kontraŭ ĝiaj malamikoj".

Historio redakti

Origino redakti

 
 Sekvas do tiel certe kiel nokto postsekvas tagon, ke sen decida mararmea forto ni ne povos fari ion definitivan, kaj ke per ĝi, ni povos fari ĉion honorindan kaj gloran. 
— George Washington[5]

En la fruaj etapoj de la Usona revolucia milito, la establo de oficiala mararmeo estis temo de debatado inter la membroj de la Kontinenta Kongreso. Porparolantoj argumentis, ke mararmeo protektos la markomercon, defendos la marbordon, kaj plifaciligos la serĉon pri subtenado fare de aliaj landoj. Kontraŭantoj replikis, ke estas stulte defii la Britan mararmeon, kiu tiam estis la ĉefa marpotenco de la mondo.[6]

De reestabliĝo ĝis Enlanda Milito redakti

20-a jarcento redakti

Dua mondmilito redakti

Malvarma milito redakti

21-a jarcento redakti

Organizo redakti

Funkciantaj fortoj redakti

Marbordaj establaĵoj redakti

Rilatoj kun aliaj servaj branĉoj redakti

Usona marinfanterio redakti

Usona marborda gardistaro redakti

Dungitaro redakti

Bazoj redakti

Orienta Usono redakti

Okcidenta Usono redakti

Usonaj teritorioj redakti

Eksterlande redakti

Ekipaĵo kaj ilaro redakti

Ŝipoj redakti

Aviadilŝipoj redakti

Amfibiaj militŝipoj redakti

Surfacaj ŝipoj redakti

Submaraj ŝipoj redakti

Aviadiloj redakti

Armiloj redakti

Flagoj redakti

Notindaj mararmeanoj redakti

Citaĵoj redakti

  1. [http://fullaccess.foreignaffairs.org/20090101faessay88103-p20/robert-m-gates/a-balanced-strategy.html "A Balanced Strategy: Reprogramming the Pentagon for a New Age", de Robert M Gates, eld. Council On Foreign Relations; alirdato 2008.08.12
  2. [http://www.navy.mil/navydata/navy_legacy_hr.asp?id=146 "Status of the Navy", eld. U.S. Navy, 2011.01.12; alirdato: 2011.01.12
  3. [http://www.archives.gov/exhibits/charters/constitution.html Constitution of the United States, eld. Usona Registaro; alirdato: 2008.12.01
  4. Mission of the Navy
  5. Famous Navy Quotes: Who Said Them... and When. Traditions of the US Navy. Naval Historical Centre. Alirita 29 November 2008.
  6. The Continental Period, 1775–1890, Micheal A. Palmer, el A History of the U.S. Navy, eld. Naval Historical Centre; alirdato 2008.12.01

Eksteraj ligiloj redakti

  • Navy.mil La oficiala retejo de la Usona mararmeo (ĉefe interna)
  • Navy.com Alia oficiala retejo de la Usona mararmeo (eksteren fokusigita)