Mi nomiĝas Konstantin Tiĥomirov (Константин Тихомиров).
Mi devenas de Rusio, de la urbo Sankt-Peterburgo. Mi diplomiĝis tie kiel instruisto de fremda lingvo (angla). Nun mi loĝas en Pollando, en urbeto Olavo (Oława) ĉe la ĉefurbo de Provinco Malsupra Silezio - Vroclavo (Wrocław). En Vroclavo mi studas ĉeĥan filologion en Vroclava Universitato.
Mi estas komencanta vikipediisto kaj volas helpi disvastigi Vikipedion. Mi skribos pri temoj, kiuj min interesas - lingvistiko (precipe pri slavaj lingvoj), Pollando, sciencfikcio, historio de 20-a jarcento kaj tabulludoj.
Mi povas skribi (aŭ traduki de aliaj lingvoj) artikolojn ruse, Esperante kaj pole (kun helpado de mia koramikino - polino).