Václav Pecák (mortis la 30-an de marto 2002) estis ĉeĥa esperantisto, inĝeniero.

Por la 81-a UK 1996 en Prago li enĉeĥigis la filozofian verkon de Bruno Vogelmann Nova realismo (ĉeĥe Nový realismus) kunlabore kun Miroslav Malovec kaj firmao KAVA-PECH, kiu ĝin eldonis.

Václav Pecák unue preparis tajpitan version de la traduko, kiun M. Malovec enkomputiligis, sed ankaŭ stile reverkis, ĉar ne estas facile trovi la plej bonan solvon je unua provo. Tial la traduko estas konsiderata ilia komuna verko. La titolpaĝo de fotografisto Luděk Neužil tiel plaĉis al B. Vogelmann, ke KAVA-PECH poste aperigis - laŭ lia peto - la trian eldonon de la Esperanto-versio kun la sama foto (statuo falinta en disfenditan arbon - la fotisto vidis hazarde tiun scenon en iu tombejo).