Vârghiș
vilaĝo en Rumanio
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en Rumanio. Por informoj pri rivereto, vidu la artikolon Vârghiș (rivero).
Vârghiș [vırgiŝ] (hungare Vargyas [vardjas]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la Vârghiș-rivereto nordokcidente de Baraolt.
Loĝantaro
redaktiEn 1992 ĝi enhavis 1 983 loĝantojn (ĉefe hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua mencio skribe estas en 1334, kiam ĝi estis ekleziejo kaj sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fontoj
redaktiRenomaj personoj
redakti- Jenő Adorján (9-a de aŭgusto 1886 – Cluj 15-a de februaro 1956): lingvoinstruisto, tradukisto.
- Károly Borbáth (12-a de januaro 1931 – 20-a de aprilo 1980): historiisto.
- István Daniel, barono (? de decembro 1684 – Szászvesszős, 24-a de marto 1774): politikisto, verkisto.
- Mihály Daniel (? – 1705): liberecbatalisto dum Francisko Rákóczi la 2-a.
- Polixéna Daniel (1720 – 1775): verkistino.
- István Dobai (?) unitariisma pastro, poeto.
- Ferenc Máthé (n. 4-a de majo 1927): naivisma lignoskulptisto.
- Béla Sütő (1894–1982): memlernanta meblopentristo, skulptisto.
- Ferenc Szolga (29-a de marto 1874 - ?) fakverkisto pri naturscienco
- Miklós Veress (n. 29-a de aŭgusto 1923): amatora pentristo.
Bibliografio
redakti- Szécsi Antal: Falu a Látóhegy alatt. Monografio de Vargyas-komunumo. Regiostar, Székelyudvarhely, 2005.
Eksteraj ligiloj
redakti- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002