Víti
lageto en Islando
Víti (laŭvorte: infero) estas lageto en la kaldero de la vulkano Askja en Islando.
Víti | ||
---|---|---|
kratera lago | ||
Situo | Norðurland eystra, Islando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 65° 2′ 48″ N, 16° 43′ 33″ U (mapo)65.046666666667-16.725833333333Koordinatoj: 65° 2′ 48″ N, 16° 43′ 33″ U (mapo) | |
Maksimuma longo | 300 m | |
Maksimuma larĝo | 300 m | |
Averaĝa profundo | 8 m | |
La lago formiĝis kune kun la situanta je kelkaj metroj lago Öskjuvatn rezulte de forta vulkana erupcio en 1875.
Surfaco de la lago situas je 50 m sub la nivelo de la kaldero. La lago havas diametron ĉirkaŭ 300 m kaj profundas je ĉirkaŭ 8 m.
En la akvo estas multe da sulfuro. Temperaturo de la akvo varias inter 20 kaj 60 °C.