VAZ-10031 Brontocar

VAZ-10031 Brontocar (ruse ВАЗ-10031 Бронтокар) estas la kamioneto, kreita de la firmao Bronto (subfirmao de VAZ) en la urbo Toljatti (Rusio) en 2001-2002.

VAZ-10031 Brontocar
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio Bronto (subfirmao de VAZ)
Produktkvanto 4
Produktata 2001-2002
Klaso kamioneto
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Information icon.svg
vdr

KreadoRedakti

La aŭto estis kreita laŭ mendo de AvtoVAZ en 2001-2002 kiel kamioneto, destinita por transportado de kargoj ene de fermitaj ejoj (fabriko, deponejo ktp), do en lokoj kie ellasaj gasoj estas evitindaj. La ideon proponis Sergej Perevezencev, la dezajnon skizis Miĥail Markijev, la konstrukcion kreis Sergej Ivlev, poste Sergej Samojlov. Unue oni planis krei ĝin surbaze de la golfoĉaro LADA Ricksha, sed baldaŭ evidentiĝis ke por manevri inter maŝinoj en fabriko, la aŭto devas esti pli kompakta, do oni komplete redezajnis ĝin. VAZ estis tro okupita de amasa fabrikado, do oni faris la muntadon en ĝia subfirmao Bronto[1].

Ĝi havis postan transmision. Ĝia kargoplatformo havis dimensiojn 1300 х 1800 mm kaj povis akcepti ĝis 600 kg, al kiuj aldoneblis 1000 kg en remorko[2]. La plumbo-acidaj baterioj garantiis veturdistancon ĝis 80 km ĉe maksimuma rapideco 25 km/hore. La baza ĉasio ebligis kreadon de diversaj modifikoj[1]. Oni instalis bateriojn Trerkker block 6Volt 200ET de la firmao Sonnenschein GmbH (Germanio)[3], poste planis uzi la rusiajn. Plena ŝarĝo de la hejma reto kun tensio 220 vt okupis ses horojn[4].

En aŭgusto 2001 la aŭto estis eksponita en Moskvo kaj premiita en la sekcio Improvizaĵo. Sekvis ekspozicioj en 2002 kaj 2003. Oni planis kelkajn versiojn de Brontocar: diversaj tipoj de kamiono kaj sesloka pasaĝera aŭto[4]. Haveblis mendoj por pli ol 10 ekzempleroj. Tamen aranĝi amasan fabrikadon oni ne sukcesis pro bankrotiĝo de fabriko el Tomsko, kiu liveris elektrajn partojn[5].

Entute estis fabrikitaj kvar ekzempleroj. Unu en decembro 2002 estis donacita al la partnera firmao Azija-Avto (Kazaĥio). La duan aĉetis la Internacia Komerca Centro en Moskvo. La trian en 2003 aĉetis hotelo Palaco de Kongresoj (ruse Дворец конгрессов) de la Sankt-Peterburga rezidejo de la prezidanto de Rusio[1]. Ĝi havis speciale dezajnitan remorkon kaj eĉ ricevis propran kodon VAZ-836700. La kvara aŭto post aŭtoekspozicio en 2003 estis vendita al Svislando. En 2006 laŭ mendo de la sama svisa firmao estis fabrikita modifita versio por transportado de handikapuloj en rulseĝoj. Du lastaj, nefinitaj aŭtoj, en 2009 estis tranĉitaj por metalrubo[5].

En 2003 la aŭto estis eksponata en Moskvo, poste en Toljatti.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Мирзоев Г. К., Казаров А. П.Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Alirita 2019-09-09.
  2. (2001-11) “Когда же мы поедем на электричестве?”, Junij Teĥnik (ru) (11). Alirita 2019-10-14.. 
  3. Бронто-1307 "Бронтокар" (ruse) (2002-07). Alirita 2019-10-14.
  4. 4,0 4,1 Станислав Березий (2003-10-30)Симпатяга «Бронтокар» (ruse). Вечерний Северодвинск. Alirita 2019-10-14.
  5. 5,0 5,1 Сергей Цыганов (2017-03-05)История «Бронтокара» — внутризаводского развозного грузовичка (ruse). Alirita 2019-10-14.