VAZ-1111E estas la elektra aŭtomobilo forme de triporda kvarloka hatchback, eksperimente produktita de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 19921997. Ĝi estis kreita surbaze de la aŭto Oka kaj apartenis al la klaso de tre malgrandaj aŭtoj.

VAZ-1111E
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj Oka Elektro
Produktata 1992-1997
Klaso tre malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 950 kg (2 094 lb)
Dimensioj
Longeco 3 200 mm
Larĝeco 1 420 mm
Alteco 1 400 mm
Veturalteco 170 mm
Volumo de pakaĵujo 23,77 USgal (90 l)
Modeloj
Sekvanta modelo VAZ-2152 Elfo
Aliaj modeloj LADA Rapan
vdr

Kreado redakti

En 1991 la kompanio Deutsche Lada, partnero de AvtoVAZ en Germanio, mendis en AvtoVAZ elektran aŭton por partopreni en la foiro en Leipzig. Oni urĝe, en unu monato kreis la aŭton surbaze de la aŭto Oka kaj tiel aperis VAZ-1111E[1]. En 1992 ĝi estis prilaborita pli detale. Ĝi havis la motoron PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj), jam elprovitan en la antaŭaj aŭtoj (VAZ-2801, VAZ-1801, VAZ-2802 kaj aliaj) kaj unuŝtupan reduktoron. La tiristora regsistemo garantias glatan akceliĝon de la aŭto kaj reŝarĝadon de la baterioj dum la bremsado. La nikela-kadmiaj akumulatoroj NKP-90 (ruse НКП-90) situis en tri lokoj: sub la kapoto, sub la posta sidilo (anstataŭ la benzinujo) kaj en la kofrujo (preskaŭ komplete konsuminte ĝian spacon)[2].

La aŭto estis sukcese testita, inkluzive de la kolizia testo (fronta kolizio) kaj en 1994 oni decidis lanĉi la fabrikadon en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ. Por altigi veturdistancon ĝis 110 km sen reŝarĝo ĉe rapideco 40 km/hore, oni altigis tension de 120 ĝis 132 vt kaj instalis la modernigitajn akumulilojn NKP-120[3]. Sume en la aŭto troviĝis 112 (laŭ aliaj informoj — 110)[4] nepriserveblaj akumuliloj, kies suma kapacito estis 100 amperhoroj, tensio 135 vt. La rezerva rado troviĝis en la kofrujo, ĉar la kapotejo estis okupita de la baterio[5].

Anstataŭ la tiristora regsistemo venis la transistora, kio ebligis malpezigi la sistemon je 20 kg kaj kompaktigi ĝin. La maksimuma rapideco atingis 90 km/hore, la aŭto akceliĝis ĝis 60 km/hore je 14 sekundoj[4] (iuj asertas ke ĝis 100 km/hore, sed tio superas ĝian maksimuman rapidecon)[3]. La baterioj estis kalkulitaj por 1500 cikloj da (mal)ŝarĝado[6] kaj pezis 315 kg, do oni instalis sur la fronta suspensio pliajn risortojn[7]. La frontaj bremsoj estis diskaj, la postaj — tamburaj. La aŭto povis ekmoviĝi supren laŭ deklivo oblikva je 30 gradojn[4]. Ĝi povis transporti kvar homojn kun 40 kg da kargo.

Produktado redakti

En 1994 estis fabrikitaj 7 aŭtoj, en 1995 — 20, en 1996 — 50, en 1997 oni planis produkti 150[8].

Sporto redakti

En 1992 ĝi jam partoprenis la konkuron de elektraj aŭtoj Tour de Sol en Svislando. Post tio oni ektraktis la projekton pli serioze, interalie aldonis pliajn bateriojn, kio altigis veturdistancon ĝis 120 km[1].

En 1994 estis fabrikitaj kvin aŭtoj, en kiuj A. Gajduk kaj V. Palĉevskij samjare venkis en la unua eldono de la konkuro de elektraj aŭtoj "Suno de Kubano" (ruse Солнце Кубани). La menciitaj pilotoj okupis la unuan lokon, la duan gajnis skipo de S. Aglotkov kaj A. Fiŝĉev, ankaŭ en VAZ-1111E[2].

En 1995 estis produktitaj pliaj kvin aŭtoj, du el kiuj partoprenis en la unua konkuro de elektraj aŭtoj en Monako, okupinte la 3-an (V. Palĉevskij, A. Brizgalov) kaj 5-an (S. Aglotkov, A. Fiŝĉev) lokojn[2].

En septembro 1996 ili partoprenis la konkuron "12 elektraj horoj" en Torino (Italio), kies veturkondiĉoj estis maksimume proksimaj al tiuj de la urba veturado. Unu aŭto paneis dum alia, gvidata de Ivlev kaj Fiŝĉev, okupis la unuan lokon[1][8]. La organizintoj eĉ ekdubis, ke en la aŭto estis uzitaj ordinaraj, amase fabrikataj baterioj, sed la fabrikanto laŭpete konfirmis tion. Samjare la aŭtoj la duan fojon partoprenis en la Konkuro de Monte Carloen. Inter la amase fabrikataj modeloj la duan lokon okupis skipo de V. Palĉevskij kaj V. Bojko, la 3-an lokon — S. Ivlev kaj A. Fiŝĉev[2].

En 1997 du aŭtoj partoprenis en la konkuro Solar Cup Denmark (Danio), kie ili okupis la unuan (V. Palĉevskij, V. Bojko) kaj trian (S. Ivlev, A. Fiŝĉev) lokojn laŭ la FIA-reguloj, ricevinte pokalon de la konkuro[1][2].

Nuntempo redakti

Malgraŭ ĉesigo de la fabrikado de Oka en Rusio, la usona kompanio MIROX (Nevado) plu produktas ilin laŭmende kaj vendas sub la nomo 2019 OKA NEV ZEV, kie NEV estas mallongigo de Neighborhood Electric Vehicle (Urboranda Elektra Veturilo) kaj ZEV — tiu de Zero Emission Vehicle (Nulemisia Veturilo). Ĝia rapideco estas limigita ĝis 40 km/hore, la sola elektebla koloro estas ruĝa. En 2019 ĝi kostis ĉirkaŭ 8000 dolarojn[9].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Электромобили ВАЗ: всё о вазовских электрокарах (ruse) (2016-01-12). Alirita 2019-09-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.
  3. 3,0 3,1 Канунников, Сергей . “По закону Ома” (ru) (7), p. 107. doi:2004. Alirita 2019-09-27.. 
  4. 4,0 4,1 4,2 ВАЗ 1111э (ruse). Alirita 2019-09-27.
  5. ВАЗ 1111 Э или просто "ЭлектроОка" (ruse). Alirita 2019-09-27.
  6. Канунников, Сергей . “По закону Ома” (ru) (7), p. 108. doi:2004. Alirita 2019-09-27.. 
  7. 1994 ВАЗ-1111Э "Ока" (ruse). Alirita 2019-09-27.
  8. 8,0 8,1 Александр Ельчищев (1997-01-29) ВАЗ 1111Э (ruse). Alirita 2019-09-27.
  9. 2019 OKA NEV ZEV (angle). MIROX Corporation.

Vidu ankaŭ redakti