VERDire
VERDire estis ekologiisma gazeto en Esperanto kiu aperigis tradukitajn aŭ originale verkitajn artikolojn pri ekologiaj temoj, verdaj partioj kaj ekologiistoj de la Asocio de Verduloj Esperantistaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/e/e0/Verdire.jpg/220px-Verdire.jpg)
Ĝi aperis trimonate de 1991 ĝis 1997. Redaktoroj estis Claude Rouget (n-roj 1-17) kaj Daithí Ó hÉalaithe (n-roj 18 kaj 19).