Vadim Nikolajeviĉ Krasnoselskij

Vadim Nikolajeviĉ KRASNOSELSKIJ (ruse Вадим Николаевич Красносельский; naskiĝinta la 14-an de aprilo 1970 en la vilaĝo Daurija[1] en la Siberia federacia regiono de Rusio) estas ĉednestria politikisto kaj la 16-an de decembro 2016 li iĝis prezidento de la internacie ne agnoskita ŝtato.[2]

Vadim Krasnoselskij en 2016 - generalo kaj prezidanto de Ĉednestrio

Vivo redakti

Post kiam la patro de Vadim Krasnoselskij senditis Benderon kiel sovetia soldato en 1978, la tuta familio translokiĝis al Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Krasnoselskij akiris sian universitatan enirkvalifikon por Bendero en 1987 kaj komencis studi ĉe la Politeknika Instituto en Odeso en la sama jaro. Sed samjare ankoraŭ li ŝanĝis instruiĝejon kaj anis je armea lernejo en Ĥarkivo. Eĉ post la kolapso de Sovetunio li restis en Ukrainio por kompletigi siajn studojn ĝis 1993.

Li tiam revenis al Bender, kiu nun estis parto de la fakta sendependa Ĉednestrio. Tie Krasnoselskij aliĝis al la sekurecaj taĉmentoj de Ĉednestrio kaj faris karieron tie. En 2002 li trapasis kroman juran diplomiĝon je la Ĉednestria Ŝtata Universitato. En 2006 li estis promociita al kolonelo kaj tenis altrangan postenon en la ministerio pri enlandaj aferoj. Inter 2007 kaj 2012 li estis ministro pri internaj aferoj kaj en 2008 li iĝis eĉ generalo. Post 2012 li laboris kiel estro de la sekureca servo Sheriff, la plej granda transnistria kompanio. En la parlamenta balotado en 2015, li estis elektita deputito de la parlamento kiuj li ekestris la 23-a de decembro 2015.

Li deklaritis klara gajninto de la prezidantobalotadoj en decembro 2016 posteulonte Jevgenij Vasiljeviĉ Ŝevĉuk.

En 2011 ŝanĝiĝis tombejo de rumanaj soldatoj en Bendero je memorejo pri soldatoj de la Ruĝa Armeo kion Krasnoselskij estis instiganta jam en la 2007-a jaro.[3][4] Tion laŭdis metropolito Vladimir Cantarean.[5]

Privataĵoj redakti

Vadim Krasnoselskij estas geedziĝinta havante unu filon kaj du filinojn.[6]

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti