Esperantista Vagabonda Klubo

(Alidirektita el Vagabonda Klubo, E-ista)

Esperantista Vagabonda Klubo estis asocio de esperantistaj pentristoj, literaturistoj kaj aliaj artistoj.

En 1906 ĝi estis fondita en Skotlando de fraŭlino Caroline Oxenford, redaktistino de ĝia organo La Vagabondo (septembro 1908 - 1914) aperanta en Howe, kie aperadis antaŭe La Vagabonda Monataĵo (januaro-marto 1908) kaj La Vagabondisto (aprilo-julio 1908).

En 1914 la Ĉefvagabondo estis John Mabon Warden.

Post la eksplodo de la 1-a mondmilito la klubo ne plu funkciis.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Vagabonda Klubo, E-ista estis asocio de E-istaj pentristoj, literaturistoj kaj aliaj artistoj, fondita en Skotlando en 1906 de f-ino C. Oxenford. Post la eksplodo de la mondmilito ĝi ne plu funkciis. La „Ĉefvagabondo“ en 1914 estis J. M. Warden. Ĝia organo estis „La Vagabondo“ (v).