Vagina Muzeo

brita muzeo

La Vagina Muzeo (angle Vagina Museum) estas la unua, kaj ĝis nun la sola, muzeo dediĉita specife al vagino kaj vulvo, kaj pli ĝenerale al ginekologia anatomio. Ĝi estas bazita en Britio kaj translokita al sia unua fiksa loko en Camden Market, Londono, en oktobro 2019. Ĝi estas malfermita ekde novembro 2019.

Vagina Muzeo
muzeo
muzeo [+]

LandoBritio
SituoLondono
- koordinatoj51° 31′ 49″ N, 0° 3′ 25″ U (mapo)51.530396617089-0.05689150582262Koordinatoj: 51° 31′ 49″ N, 0° 3′ 25″ U (mapo)

Estiĝomarto 2017

Vagina Muzeo (Granda Londono)
Vagina Muzeo (Granda Londono)
DEC

Map
Vagina Muzeo

Vikimedia Komunejo:  Vagina Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Priskribo redakti

La Vagina Muzeo estis fondita en respondo al la manko de ginekologia reprezentantado ene de la kulturo kaj heredaĵsektoro ĉirkaŭ la mondo.

Ĝia misio estas:

  • Disvastigi scion kaj altigi konscion pri anatomio kaj ginekologia sano.
  • Doni al virinoj konfidon por paroli pri aferoj ligitaj al ginekologia anatomio.
  • Forigi la stigmon ĉirkaŭ la virina korpo kaj ginekologia anatomio.
  • Agi kiel forumo por feminismo, virinaj rajtoj, la GLAT+-komunumo kaj la interseksa komunumo.
  • Pridubi heteronormativajn kaj cisnormativajn kondutojn.
  • Antaŭenigi interseksajn, feminismajn kaj transinkluzivajn valorojn.

La muzeo aranĝas du provizorajn ekspoziciojn jare kiuj esploras amason da temoj ligitaj al ginekologia sano, socihistorio, aktivismo kaj diskurso, same kiel programon de agadoj kun babiladoj, laborrenkontiĝoj, komedio, teatro kaj prezentartoj.

Historio redakti

La projekto krei la Vagino-Muzeon estis lanĉita kiam ĝia fondinto, Florence Schechter, malkovris, ke ekzistis penismuzeo en Islando, nome Islanda Falusteko, sed neniu ekvivalento por la vagino aŭ la vulvo.