Valĉi Dol

urbo en Bulgario

Valĉi Dol (bulgare Вълчи дол; rumane Vǎlci Dol) estas urbo en nordorienta Bulgario, en Provinco Varna. Ĝi estas la administra centro de municipo Valĉi Dol, kiu situas en la nordokcidenta parto de la provinco. En 2009, la urbo havis 3.460 loĝantojn.

Valĉi Dol situas ĉe akvokolekta areo de Dobruĝo, Varna- kaj Ŝumen-altebenaĵo. Ĝia nomo signifas "lupa ravino" en la bulgara lingvo, kiu referas al la malnova otomana turka nomo, Kurtdere. Valĉi Dol hejmigas la unuan dizelan energiocentralon inter la vilaĝoj en Bulgario, instalita en 1929. La vilaĝo ricevis la urban rangon en 1974.

Eksteraj ligiloj redakti