Valde-Ucieza [baldeŭZJEza] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Valde-Ucieza estas komprenebla etimologie kiel Valo de la rivero Ucieza. La municipa teritorio enhavas la jenajn loĝlokojn: Miñanes, Villamorco, Villasabariego de Ucieza kaj Robladillo de Ucieza; tiu ĉi lasta estas la municipa ĉefurbo.

Valde-Ucieza
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34127
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 4° 34′ U (mapo)42.4-4.5666666666667Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 42,59 km² (4 259 ha) [+]
Valde-Ucieza (Provinco Palencio)
Valde-Ucieza (Provinco Palencio)
DEC
Valde-Ucieza
Valde-Ucieza
Situo de Valde-Ucieza
Valde-Ucieza (Hispanio)
Valde-Ucieza (Hispanio)
DEC
Valde-Ucieza
Valde-Ucieza
Situo de Valde-Ucieza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valde-Ucieza [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de San Saturnino, Robladillo de Ucieza.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 660 loĝantojn el la jaro 1940. Ĝi distas 46 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La moderna municipo estis kreita en 1944 per la kunigo de Robladillo de Ucieza, Villamorco kaj Villasabariego de Ucieza.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti