Valdestillas

Valdestillas [baldesTIljas] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Valdestillas
Fundación Joaquín Díaz - Dulzainero Mariano Senis - Valdestillas (Valladolid).jpg

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 47240 [+]
Demografio
Loĝantaro 1 599  (2022) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 4° 46′ U (mapo)41.4768774-4.7707764Koordinatoj: 41° 29′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 699 m [+]
Areo 36,47 km² (3 647 ha) [+]
Situo de Valdestillas
Situo de Valdestillas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valdestillas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Valdestillas en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 607 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĝi akiris 600 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 20 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Villanueva de Duero, Viana de Cega, Serrada, La Pedraja de Portillo, Matapozuelos kaj Mojados. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Adaja.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti