Valdragone
Valdragone estas subkomunumo (curazia) de Borgo Maggiore en la respubliko San-Marino. Ĝi situas piede de monto Titano, oriente de la centro de Borgo Maggiore, kaj dividiĝas al supra kaj malsupra partoj (Valdragone di Sopra kaj Valdragone di Sotto).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ad/Valdragone%2C_San_Marino.jpg/220px-Valdragone%2C_San_Marino.jpg)
Valdragone situas je 466 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 43° 56′ 24″ N 12° 27′ 22″ O / 43.94000 °N, 12.45611 °O (mapo)Koordinatoj: 43° 56′ 24″ N 12° 27′ 22″ O / 43.94000 °N, 12.45611 °O (mapo).
La unua dokumentita mencio de Valdragone (= valo de drako) estas el la jaro 1253. En 1295 ĝi estis priskribita kiel kamparanejo de 150 hektaroj.
En Valdragone iam estis stacio de la fervoja linio Rimini – San Marino, 3,2 km antaŭ Borgo Maggiore. Nun preterpasas ĝin la ŝoseo inter Rimini kaj San-Marino.