Valdunquillo [baldunKIljo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Valdunquillo estas etimologie komprenebla eble kiel Valdejunquillo [baldeĥunKIljo] tio estas Valo de Junkejo.

Valdunquillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47672
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 5° 19′ U (mapo)42.041388888889-5.3094444444444Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 19′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 30,8 km² (3 080 ha) [+]
Valdunquillo (Provinco Valadolido)
Valdunquillo (Provinco Valadolido)
DEC
Valdunquillo
Valdunquillo
Situo de Valdunquillo
Valdunquillo (Hispanio)
Valdunquillo (Hispanio)
DEC
Valdunquillo
Valdunquillo
Situo de Valdunquillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdunquillo [+]
vdr
Valdunquillo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Konvento de la Merced.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis 850 loĝantojn el 1900 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 81 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villalogán, Bolaños de Campos, Valderas, Castroverde de Campos, Villanueva del Campo kaj Villavicencio de los Caballeros. Parto de ĝia municipa teritorio estas integrata ene de la Birdoprotektaj Areoj ZEPA Penillanuras-Campos Sur kaj ZEPA Penillanuras-Campos Norte.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Valdunquillo estis de 959, en dokumento de la Monaĥejo de Sahagún. La 5an de Marto 1368, la reĝo Henriko la 2-a donis Valdunquillo al Alvar Pérez de Osorio. La familio Osorio dominis la historion de la vilaĝo, ĉefe pere de la palaco, kaj de la promocio de la konvento. La 1a de Majo 1623 la reĝo Filipo la 4-a donis al Francisca de Valdés Osorio la markizlando de Valdunquillo el iama senjorlando de Osorio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la Konvento de la Merced konstruita ekde 1607, inter Francisca Osorio kaj la reprezentantoj de la merceda ordeno; la Palaco de la Dukoj de Alba el la 17-a jarcento apartenis al la familio Osorio, kaj al dukoj de Alba kiel iliaj posteuloj; el preĝejo de Sankta Petro de la 18-a jarcento survivis nur restaĵoj de la turo, konata populare kiel la Torre Caída (Falinta Turo); el preĝejo de Sankta Maria la ruinoj estis aligitaj al privata domo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti