Valea Bolvașnița
komunumo en Rumanio
Valea Bolvașnița [valja bolvaŝnica] (hungare: Bolvásvölgy) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Reșița. En 1910 ĝi havis 1 303 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1 018 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1376. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre ĝi apartenas al Mehadia.
Valea Bolvașnița | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Caraș-Severin | ||
Alinome | Bolvásvölgy (hungare) | ||
Komunumo | Mehadia | ||
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | ||
Situo | 44° 57′ N, 22° 23′ O (mapo)44.94583333333322.3875Koordinatoj: 44° 57′ N, 22° 23′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 280 m | ||
Poŝtkodo | 327273 | ||
Loĝantaro | 875 (en 2002) | ||
La nuna vilaĝo estis novkonstruita 3 km oriente de la nacia vojo DN 6, kiu nun pasas sur la loko de la origina vilaĝo.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)