Vallarta de Bureba

Vallarta de Bureba [baLJARta debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Vallarta de Bureba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09245
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 12′ U (mapo)42.588055555556-3.2047222222222Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vallarta de Bureba (Provinco Burgoso)
Vallarta de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Vallarta de Bureba
Vallarta de Bureba
Situo de Vallarta de Bureba
Vallarta de Bureba (Hispanio)
Vallarta de Bureba (Hispanio)
DEC
Vallarta de Bureba
Vallarta de Bureba
Situo de Vallarta de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vallarta de Bureba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 50 loĝantojn el 1991. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la senhomejo Vallartilla [baljarTIlja] (eta Vallarta).

Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas apud Zuñeda (inter ambaŭ aŭtoŝoseo AP-1).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Quintanilla de San García, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti