Valle de Tobalina [BAlje detobaLIna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Tobalina povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Tobalina. La ĉefurbo de la municipo estas en Quintana-Martín Galíndez.

Valle de Tobalina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 879  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 3° 16′ U (mapo)42.793333333333-3.2702777777778Koordinatoj: 42° 48′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 565 m [+]
Areo 157,49 km² (15 749 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Tobalina (Provinco Burgoso)
Valle de Tobalina (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Tobalina
Valle de Tobalina
Situo de Valle de Tobalina
Valle de Tobalina (Hispanio)
Valle de Tobalina (Hispanio)
DEC
Valle de Tobalina
Valle de Tobalina
Situo de Valle de Tobalina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Tobalina [+]
vdr

Geografio redakti

 
Blazondomo en Herrán.
 
Turo de Bonifaz, norde de Lomana.
 
Preĝejo de Montejo de Cebas.
 
Romanika absido de la preĝejo de La Orden.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 157,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 901 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 44 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 87 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 35 km de Villarcayo, komarka ĉefurbo.

Ĝi limas sude kun La Bureba, okcidente kun la Merindad Cuesta Urria kaj oriente kun Miranda de Ebro. La municipo estas formata per 28 submunicipoj, nome la jenaj: Barcina del Barco, Bascuñuelos, Cuezva, Gabanes, Garoña, Herrán, Leciñana de Tobalina, Lomana, Lozares de Tobalina, Mijaralengua, Montejo de Cebas, Montejo de San Miguel, Orbañanos, La Orden, Pangusión, Pedrosa de Tobalina, La Prada, Quintana María, Quintana Martín Galíndez, Ranedo-Promediano, La Revilla de Herrán, Rufrancos, San Martín de Don, Santa María de Garoña, Santocildes, Valujera, Las Viadas kaj Villaescusa de Tobalina.

Krome estas jenaj dek loĝlokoj: Cormenzana, Hedeso, Imaña (senhoma), Pajares, Parayuelo (senhoma), Plágaro (senhoma), Promediano, Ranedo, Tobalinilla kaj Villanueva del Grillo (senhoma).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua referenca dokumento klara, kiu indikas la reloĝadon de tiu teritorio, datas de la jaro 852 pri la fondo de la preĝejo de Sankta Marteno de Herrán (en la foto de la tabelo).

Ekde la jaro 860 ĝi estis sub la senjoreco de la grafo Rodrigo formante parton de la Graflando Kastilio, lima zono plena je fortikaĵoj kiuj protektis la areon el la islamanoj.​ Ekde la regado de Alfonso la 8-a la reloĝado plifirmiĝis per la kreado de gravaj monaĥejoj kiuj anstataŭis la malgrandajn pra-ermitejojn.

La areo suferis sekvojn de la Milito de Komunumoj de Kastilio, de la Milito de Hispana Sendependigo kaj de la Karlismaj Militoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la Akvorezervejo de Sobrón (tuneloj), mezepokaj monaĥejoj kaj tomboj, preĝejoj kaj ermitejoj, Turo de Salazar, en Quintana-Martín Galíndez, kaj Natura Parko de Sierra Arcena kaj Montoj Obarenes.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti