Valdevimbre
Valdevimbre [baldeBIMbre] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco. Valdevimbre estas komprenebla etimologie kiel Valo de vimeno.
Valdevimbre | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 905 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 5° 37′ U (mapo)42.420555555556-5.6222222222222Koordinatoj: 42° 25′ N, 5° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 812 m [+] | ||
Areo | 68,01 km² (6 801 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdevimbre [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Farballes, Fontecha, Pobladura de Fontecha, Palacios de Fontecha, Valdevimbre, Vallejo, Villagallegos kaj Villibañe, okupas totalan areon de 68,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 936 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi distas 23 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Chozas de Abajo, Ardón, sude kun Bercianos del Páramo, Villamañán, oriente kun Ardón, kaj okcidente kun San Pedro Bercianos.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto) kaj brutobredado (bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado), iom da industrio (vinproduktado, prie aperas grapoloj kaj vinbarelo en la blazono).
Bildaro
redakti-
Ebenaĵo de Valdevimbre.
-
Anzinaro de Fontecha del Páramo.