Vallemaggia (distrikto)
La distrikto Vallemaggia estas administra unuo de Kantono Tiĉino. Ĝi havis 5795 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉeloko estas la komunumo Cevio.
Distrikto Vallemaggia | |
---|---|
Kantono Tiĉino (administra divido) | |
Kantono | Tiĉino |
Ĉefloko | Cevio |
Geografia situo | CH1903: 688113 / 133822 (mapo)46.358.5833333333333Koordinatoj: 46° 21′ N, 8° 35′ O; CH1903: 688113 / 133822 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5795 (2011-12-31) |
Areo | 569,5 km² |
Loĝantardenseco | 10,2 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2108 |
Geografio
redaktiLa distrikto Vallemaggia konsistas el la komunumoj de la meza kaj supra valo de la rivero Maggia, alfluanto de la Majora Lago.
Lingvoj
redaktiLa distrikto kiel la tuta Kantono Tiĉino estas oficiale itallingva kun la escepto de la plej supra vilaĝo Bosco/Gurin, kiu estas oficiale germanlingva kaj kie oni parolas valzan dialekton de la alemana lingvo. La itallingva loĝantaro efektive parolas tiĉinan dialekton de la lombarda lingvo.
Komunumoj de la distrikto Vallemaggia
redaktiLa distrikto Vallemaggia konsistas (stato en 2011) el el 3 komunumaroj kun etute 8 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Maggia estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Lavizzara | 529 | 187.2 | 5323 | |
Totale | 1 | 529 | 187,2 | -- |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Avegno-Gordevio | 1424 | 27.4 | 5324 | |
Maggia | 2464 | 111.3 | 5317 | |
Totale | 2 | 3888 | 138,5 | -- |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bosco/Gurin | 50 | 22.1 | 5304 | |
Campo (Vallemaggia) | 45 | 43.3 | 5307 | |
Cerentino | 58 | 20.1 | 5309 | |
Cevio | 1174 | 151.4 | 5310 | |
Linescio | 79 | 6.6 | 5315 | |
Totale | 5 | 1376 | 243,5 | -- |
Historio
redaktiTrovaĵoj el la kupra epoko pruvas, ke la valo jam en prahistoria epoko estis loĝata. Dum mezepoko la valo apartenis al la Paroĥaro Locarno, kies historion ĝi dividis ĝis kiam en la jaro 1398 la loĝantaro de la valo rifuzis la impostopagadon al la nobeluloj de Locarno kaj en la jaro 1403 formale disiĝis de Locarno. 1404 tio estis fiksita en kontrakto. En la jaro 1411 ĝis 1412 la valanoj provis liberiĝi de la influo de la Duklando Milano kaj aliĝis al Savojo, sed ĝi estis konkerita en la jaro 1416 de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1422 la valo denove venis sub al regadon de la Duklando de Milano. En 1430 la Valo de Lavizzar sukcesis, ke la duko de Milano donis al ĝi aŭtonomion de Vallemaggia. En la jaro 1513 la valo estis denove konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis unu el la sudalpaj voktejoj sub komuna regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Vallemaggia apartenis al la Kantono Lugano. En la jaro 1803 ĝi fariĝis distrikto de Kantono Tiĉino kun ĉefloko Cevio.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion distrikto Vallemaggia – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)