Campo (Vallemaggia)

komunumo de Svislando

Campo (Vallemaggia) estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 45 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Campo (Vallemaggia)
Blazono de Campo (Vallemaggia)
Blazono de Campo (Vallemaggia)
Blazono de Campo (Vallemaggia)
Campo (Vallemaggia)
Campo (Vallemaggia)
Campo (Vallemaggia)
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Rovana
Koordinatoj  46° 17′ 24″ N 8° 29′ 42″ O / 46.29000 °N, 8.49500 °O / 46.29000; 8.49500 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 24″ N 8° 29′ 42″ O / 46.29000 °N, 8.49500 °O / 46.29000; 8.49500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 45
Areo 43,27 km²
Alteco 1321 m super marnivelo
Poŝtkodo 6684
Komunumkodo 5307
Mapo de Campo (Vallemaggia)
Mapo de Campo (Vallemaggia)
Mapo de Campo (Vallemaggia)

Geografio redakti

Campo (Vallemaggia) situas tute supre en la valo de la rivero Rovana, okcidenta alfluanto al Maggia ĉe la landlimo al Italio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Campo, Cimalmotto, Niva kaj Piano kaj pluraj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 43,27 km², de kiuj 44,2% estas kovritaj de arbaro, 10,3% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Campo (Vallemaggia) limas en nordo al Bosco/Gurin, en sudoriento al Cerentino, en orientsudoriento al Cevio, en oriento al Maggia, en sudo al Vergeletto, en sudokcidento al Santa Maria Maggiore (VB, Italio), en okcidento al Montecrestese (VB, Italio), kaj en nordokcidento al al Premia (VB, Italio).

Trafiko redakti

Campo (Vallemaggia) situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La unika veturebla vojo al Campo estas mallarĝa vojo de Cerentino. Pere de poŝtaŭtolinio de Cimamotto al Cerentino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

En la 15-a jarcento la Valo de Campo kune kun la vilaĝoj de Cevio formis specon de administra distrikto. Ĝis la jaro 1513 Campo apartenis al la Paroĥo Cevi. En la 19-a jarcento en Campo ankoraŭ vivis pli ol 1000 personoj, sed pro konstanta formigrado la loĝantaro de la komunumo malkreskis al aktuale malpli ol 50 loĝantoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti