Campo (Vallemaggia)
Campo (Vallemaggia) estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 45 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Campo (Vallemaggia) | |
---|---|
Blazono de Campo (Vallemaggia) | |
Campo (Vallemaggia) | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Vallemaggia |
Komunumaro | Rovana |
Koordinatoj | 46° 17′ 24″ N 8° 29′ 42″ O / 46.29000 °N, 8.49500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 24″ N 8° 29′ 42″ O / 46.29000 °N, 8.49500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 45 |
Areo | 43,27 km² |
Alteco | 1321 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6684 |
Komunumkodo | 5307 |
Mapo de Campo (Vallemaggia) |
Geografio
redaktiCampo (Vallemaggia) situas tute supre en la valo de la rivero Rovana, okcidenta alfluanto al Maggia ĉe la landlimo al Italio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Campo, Cimalmotto, Niva kaj Piano kaj pluraj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 43,27 km², de kiuj 44,2% estas kovritaj de arbaro, 10,3% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Campo (Vallemaggia) limas en nordo al Bosco/Gurin, en sudoriento al Cerentino, en orientsudoriento al Cevio, en oriento al Maggia, en sudo al Vergeletto, en sudokcidento al Santa Maria Maggiore (VB, Italio), en okcidento al Montecrestese (VB, Italio), kaj en nordokcidento al al Premia (VB, Italio).
Trafiko
redaktiCampo (Vallemaggia) situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La unika veturebla vojo al Campo estas mallarĝa vojo de Cerentino. Pere de poŝtaŭtolinio de Cimamotto al Cerentino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiEn la 15-a jarcento la Valo de Campo kune kun la vilaĝoj de Cevio formis specon de administra distrikto. Ĝis la jaro 1513 Campo apartenis al la Paroĥo Cevi. En la 19-a jarcento en Campo ankoraŭ vivis pli ol 1000 personoj, sed pro konstanta formigrado la loĝantaro de la komunumo malkreskis al aktuale malpli ol 50 loĝantoj.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Campo
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Campo (Vallemaggia) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)