Valmala (Burgos)
Valmala [balMAla] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca.
Valmala | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09268 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 3° 15′ U (mapo)42.305277777778-3.255Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 997 m [+] | ||
Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valmala, Burgos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 24 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 41 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Valmala estis menciita en la foruo de Cerezo, kiu estis donita de Alfonso la 7-a de Leono en 1146 al Cerezo de Río Tirón. Inter la 134 domaro menciitaj kiuj apartenas al la alfoz de Cerezo, aperas Valmala kun Halariza kaj Sancta Crux del Valle (Urbión).
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno.