Valona Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o) - france Espéranto Wallonie - estas senprofita asocio laŭ belga juro kies celo estas propagandi Esperanton en la franclingva parto de Belgio. Ĝia alvokiĝo estas kunigi aŭ kunigi ĉiujn simpatiantojn kaj evidente ĉiujn Esperanto-parolantojn en Valonio.

Kune kun Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperantista Brusela Grupo ĝi konsistigas la ĉefe surpaperan organizaĵon Belga Esperanto-Federacio, la Landa Asocio de UEA en Belgio. UEA ne rekonas regionajn asociojn.

La valona asocio havas sian sidejon en Éghezée kaj kvarfoje jare eldonas la bultenon Espéranto en marche.

Estraro kaj aktivuloj

redakti

Estraro 2020-2024

redakti
  • Prezidanto: Jean Annet
  • Sekretario: Valère Doumont
  • Kasisto: Claude Glady
  • Estrarano: Jean-Pol Sparenberg
  • Helpanto pri interalie revuo kaj retejo: Yves Nevelsteen

Historio

redakti

Antaŭe la asocio nomiĝis Asocio por Esperanto - france Association pour l'Espéranto

Eksteraj ligiloj

redakti