Valpalmas
Valpalmas (en la aragona lingvo Balpalmas) estas hispana municipo en provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas kaj al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, en la historia regiono Aragono. [1]
Valpalmas | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50615 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 0° 51′ U (mapo)42.1581585-0.85482970000001Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 493 m [+] | ||
Areo | 39,793273 km² ( 397 9.3 273 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valpalmas [+] | |||
Geografio redakti
La municipo de Valpalmas limas norde, sude kaj okcidente kun Luna, kaj oriente kun la municipoj Piedratajada kaj Puendeluna. [2] Rilate hidrografion, ĝin trairas de nordo al sudo la intermonto Barluenga, kiu enfluas en la intermonton Catinaque, jam en la komunumo Luna, kaj ĉi tiu siavice enfluas en la riveron Arba de Biel, unu el la du brakoj de la rivero Arba.
La municipo "Valpalmas" havas areon de 39'8 kvadratajn kilometrojn. La alteco de la urbeto sur la marnivelo estas 493 m kaj ĝia distanco al Zaragozo estas 70 km. [3]
- Aguarales de Valpalmas: La "Aguarales de Valpalmas" estas interesa, delikata kaj dinamika geologia formacio, rezulto de akvofluoj super malforta materialo, en procezo konata kiel "tubformacio" aŭ "feokamentuboj", ili situas 5 km de la urbeto. [4] [5] Ĝi estas alirebla de la vojo, kiu ligas Valpalmas kun Piedratajada, tra trako, kiu povas esti farita kaj per aŭto kaj piede. La itinero de ĉi tiu punkto estas nur du kilometrojn longa kaj estas tre komforta ambaŭflanke. [6]
Demografio redakti
Demografiaj datenoj de Valpalmas inter 1842 kaj 2019:
238 (1842) - 431 (1877) - 446 (1887) - 381 (1897) - 415 (1900)
436 (1910) - 501 (1920) - 521 (1930) - 564 (1940) - 514 (1950)
466 (1960) - 334 (1970) - 276 (1981) - 234 (1991) - 203 (1996)
176 (2001) - 148 (2009) - 140 (2019)
Ĝia loĝdenso estas tre malalta: 3,4 loĝantoj je kvadrata kilometro. [7]
Historio redakti
Funebraj steleoj el la Bronzepoko: [8] La plej grava estas la steleo el "Tiña del Royo", (8-a jarcento a.K.) donacita al la Provinca Muzeo de Zaragozo, elmontrita en la Ĉambro dediĉita al Fina Bronzo, kies gravuraĵo (tipa de funebraj ritoj el periodoj de Kretomikena arto) estis elektita kiel la emblemo de la Comarca de las Cinco Villas. [9] La steleo "Geseladin" estas konservita en la magazenoj de la Museo de Navarra (Pamplono), sen precizigi ĝian devenlokon. La steleo "Laturina" estas konservita en Valpalmas.
Monumentoj redakti
- Paroĥa preĝejo "San Hipólito" (Sankta Hipolito), de la 18-a jarcento, kun romanikaj elementoj.
- Diversaj antikvaj palacetaj domoj.
- Proksime de Valpalmas staras la restaĵoj de la malnova kastelo "Gallinero". [8]
Sportinstalaĵoj redakti
- Nova kaj moderna padelteniso.
- Sportvoja kampo.
- Loka naĝejo.
- Futbalkampo San Gregorio, inaŭgurita en 2017, en kiu ludas Valpalmas FC. [10]
- Multaj vojoj por praktiki montbicikladon en la monto "Las Carboneras", kun bela natura pejzaĝo.
Estas menciinde redakti
- Interpretcentro "Ramón y Cajal": Ĝi estis inaŭgurita en majo 2003 kaj dediĉita al la figuro de Santiago Ramón y Cajal, kiu vivis en "Valpalmas" kiel juna viro kun siaj gepatroj inter 1856 kaj 1860. Du el liaj fratinoj naskiĝis en Valpalmas: Pabla kaj Jorja. [11]
Festoj redakti
- La 20-an de januaro: "San Sebastián" (Sankta Sebastiano).
- La 1-an de majo: pilgrimado al la sanktejo "Virgen de Monlora" (Virgulino de Monlora).
- La 9-an de majo: "San Gregorio" (Sankta Gregorio).
- La 13-an de aŭgusto: "San Hipólito" (Sankta Hipolito).
- La 4-an de decembro: "Santa Bárbara" (Sankta Barbara).
Vidu ankaŭ redakti
- Aragona regioneto Cinco Villas. [12]
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Video "Aguarales". [13]
- "Aguarales". [14] Arkivigite je 2022-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- "Aguarales". [15]
- Sportvojoj. [16]
- Cikla vojo tra Valpalmas. [17]
- Fotoj de "Aguarales".