Valsalabroso estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Valsalabroso estas etimologie devena el Vallem Salebrosum (valo de salecaj malsekejoj).

Valsalabroso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37213
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 6° 30′ U (mapo)41.109166666667-6.5013888888889Koordinatoj: 41° 7′ N, 6° 30′ U (mapo) [+]
Alto 726 m [+]
Areo 27,38 km² (2 738 ha) [+]
Valsalabroso (Provinco Salamanko)
Valsalabroso (Provinco Salamanko)
DEC
Valsalabroso
Valsalabroso
Situo de Valsalabroso
Valsalabroso (Hispanio)
Valsalabroso (Hispanio)
DEC
Valsalabroso
Valsalabroso
Situo de Valsalabroso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valsalabroso [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Las Uces (je 4 kilometroj) kaj Valsalabroso, okupas totalan areon de 27,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Estas kastro de vetonoj el la Ferepoko, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti