Valsequillo de Gran Canaria

Valsequillo de Gran Canaria [balseKIljo degrankaNArja] (Seka Valeto) aŭ pli simple Valsequillo, estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centrorienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Valsequillo aludas al proksima municipo Valleseco (Seka Valo), en valo pli sekaj ol la limaj valoj Virgen kaj Madrelagua.[3]

Valsequillo de Gran Canaria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35216–35217
Demografio
Loĝantaro 9 667  (2023) [+]
Loĝdenso 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 59′ N, 15° 30′ U (mapo)27.9808422-15.4989183716Koordinatoj: 27° 59′ N, 15° 30′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Areo 39,15 km² (3 915 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valsequillo de Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
Valsequillo de Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
DEC
Valsequillo de Gran Canaria
Valsequillo de Gran Canaria
Situo de Valsequillo de Gran Canaria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valsequillo de Gran Canaria [+]
vdr

Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Santa Brígida, Tejeda, Teror, Valleseco kaj Vega de San Mateo), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.

Geografio redakti

Valsequillo estas en la centrorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 24 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 39.15 km², kiel la 13a plej granda teritorio de la insulo.[4][5]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Santa Brígida kaj Vega de San Mateo (norde), Telde (oriente), Vega de San Mateo (okcidente) kaj Ingenio (sudokcidente).[5]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 574 m.s.m.,[4], kaj la plej alta loko estas 1 842.2 m.s.m. en Monto Bizcochos.[5]

 
Indiĝenaj plantoj, Echium callithyrsum

Valsequillo posedas malgrandan parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la rezervejon Los Marteles, kaj la Protektitajn Pejzaĝojn Lomo Magullo kaj Las Cumbres.[6] Los Marteles estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5][7]

Historio redakti

En la areo estis setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko. Ili havis templon sur la montopinto El Helechal. Proksime okazis batalo inter la indiĝenoj kaj la kastiliaj invadantoj.

Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj dediĉis sin al la agrikulturo, ĉefe cele al cerealoj, vitejoj kaj figarboj. En la 16-a jarcento, oni disdonis teron al foraj posedantoj, kelkaj el kiuj restis kiel kultivistoj. Ankaŭ en la 18-a jarcento oni disdonis gravajn terposedojn al kelkaj familioj. Dum malfacila epoko okazis elmigrado al Kubo kaj Venezuelo.

En 1802 Valsequillo sendependiĝis kiel municipo disde Telde, kaj tiukadre okazis konfliktoj pro la dispartigo de akvo por irigacio.

Demografio redakti

 
Placo en Valsequillo de Gran Canaria.
 
Tenteniguada.

La municipo havis 9 191 loĝantojn je 2017, estante la 23a de la provinco Las Palmas kaj la 13a de la insulo Gran Canaria.[8]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento el malpli ol 3 000 loĝantoj ĝis nunaj pli ol 9 000 loĝantoj.

Teritoria organizado redakti

Valsequillo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[8]

  • La Barrera
  • La Cantera: La Cantera kaj Las Chozas.
  • Las Casillas
  • Era de Mota
  • El Helechal
  • Los Llanetes
  • Llanos del Conde: Los Almendros, Luis Verde kaj El Roque.
  • Lomitos de Correa: Los Juagarzos kaj Lomitos de Correa.
  • El Montañón
  • El Pedregal
  • El Rincón
  • Tecén de Valsequillo
  • Tenteniguada: El Almendrillo, Casas Blancas kaj Tenteniguada.
  • El Troncón
  • Valle de San Roque de Valsequillo: Cuevas Negras, Los Pinos kaj San Roque.
  • Valsequillo (municipa ĉefurbo): Las Casas, Colmenar Bajo, Majuelo, Mirabala kaj Valsequillo (urba kerno).
  • Las Vegas: Colmenar Alto, La Suertecilla kaj las Vegas.
  • Los Arenales: Solana del Fregenal kaj Lomo del Fregenal.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Valleseco bazis sian ekonomion en agrikulturo (fragoj, migdaloj kaj aliaj fruktoj).[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[5]

Turismo redakti

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[9]

  • Preĝejo de Sankta Mikaelo.
  • Kazerno de Colmenar (BIC)
  • Kaldera Marteles
  • Palmejo de Sankta Roĥo
  • Aliaj naturaj lokoj.

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «Situación». vallesecograncanaria.com - oficiala retejo pri turismo de Valleseco. Konsultita la 11an de novembro 2022.
  4. 4,0 4,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  7. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  8. 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  9. «Gáldar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti