Vatikana Kasacia Kortumo

Vatikana Kasacia Kortumo
vdr
Ministerio de la Apostola Seĝo
“Vatikana Kasacia Kortumo”

Blasono de la Apostola Seĝo.

Daziliko de Sankta Petro en Vatukano
instituiĝo =21-a de decembro de 1987
prezidento = Kard. Raymond Leo Burke
sidejo = Placo Sankta Marta (Ŝtato de la Vatikana Urbo)
funkcio = Kasacia kontrolo sur ĉiuj aktoj de la vatikanaj tribunaloj se apelaciata kaj, foje, se permesite de la papo

Historio kaj funkcioj redakti

La Vatikana Kasacia Kortumo estis starigita per la leĝo de 21-a de novembro de 1987, n. 119, kaj administras la justicon ennome de la Supera Pontifiko.

Laŭ tiu papa leĝo, la prefekto de la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura estas ankaŭ la prezidento de tiu Kasacia Kortumo, dum aliaj du membroj estas indikataj por tiu tasko komence de ĉiu vatikana juĝjaro.

Ĝis 1997 tiu kortumo estis la supera tribunalo ankaŭ por la Malta Ordeno.

Krome, tiu kortumo estas la unika organo kompetenta, sed nur post la konsento de la papo, por juĝi kardinalojn kaj episkopojn en kriminala proceso ekstere de la normoj antaŭviditaj de la kanono 1405 & 1 de la Kodo de kanona juro.

La funkcioj de ŝtata akuzanto estas plenumita de justicgardisto nomumita, ĉiujare komence de la juĝjaro, de la tribunala prezidento kaj elektita inter la “voĉdonantoj en la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura.

La Vatikana Kasacia Kortumo sidejas apud placo Sankta Marta en Vatikano [1] Arkivigite je 2013-06-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj la nuna prezidentto estas kardinalo Raymond Leo Burke nome la prefekto de la Supra Tribunalo de la Apostola Signatura, kaj ĝiaj membroj estas ankaŭ du kardinalaj, justicgardisto kaj notario.

Bibliografio redakti

  • Francesco Clementi, Città del Vaticano, Bologna, Il Mulino, 2009. (zorge de), 1929-2009. Ottanta anni dello Stato della Città del Vaticano, Città del Vaticano, Biblioteca Apostolica Vaticana, 2009. ISBN 978-88-210-0856-6
  • Enzo Romeo, Come funziona il Vaticano. Tutto quello che vorreste sapere,' Milano, Àncora, 2008. ISBN 978-88-514-0560-1

Eksteraj ligiloj redakti

  • (itale kaj france) Inaugurato il 79.mo Anno giudiziario in Vaticano. L’avvocato Nicola Picardi: è necessario stringere rapporti di cooperazione con polizia e magistrature internazionali. Radio Vaticana, 12 01 2008. (URL 20-01-2010).
  • (itale) Ottant’anni di giurisdizione vaticana tra storia e attualità. La relazione del promotore di giustizia per l’inaugurazione dell’Anno giudiziario 2009. L'Osservatore Romano, 11 01 2009. (URL de 20-01-2010).
  • (IT) Inaugurato l’ottantunesimo Anno giudiziario in Vaticano. Radio Vaticana, 03 01 2010. (URL de 20-01-2010). ([2])

Vidu ankaŭ redakti