Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo

La Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo (latine Supremum Tribunal Signaturae Apostolicae) estas ministerio de Roma kurio kaj estas la Supera tribunalo de la Apostola seĝo; ĝin konsistigas nedefinita nombro de episkopoj, ĉefepiskopoj kaj kardinaloj de la Apostola seĝo, kies unu funkcias kiel Prefekto kun rajto utiligi “sekretarion; konsultaj organismoj de al Tribunalo estas la Kolegio de la voĉdonantoj” kaj tiu de la referendarioj.

Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo
tribunalo de la Roma Kurio • suverena kortumo
Komenco 13-a jarcento vd
Lando(j) Vatikano vd
Adreso Palazzo della Cancelleria, Piazza della Cancelleria 1 00186 Roma
vdr
MINISTERIOJ DE LA ROMA KURIO
“Tribunalo de la Apostola Signaturo”
nomo = Apostola Signatura
latine = Supremum Tribunal Signaturae Apostolicae
fondiĝo = 15-a jarcento
lasta renormiĝo = Per la Apostola Konstitucio
funkcio = Juraj kaj kompetenoj kun funkcio de kasacia tribunalo
prizorganto = Prefekto, laŭ la (Pastor Bonus), n. 121
nuna (2013) prefekto = Kardinalo Raymond Leo Burke
nuna (2013) sekretario = Ĉefepiskopo Frans Daneels
Sidejo = Palaco de la kancelario, en Romo
La Palaco de Kancelario en Romo, sidejo de la tribunalo de la Apostola Signatura, en okcenta ĉizaĵo de Giuseppe Vasi.

La Supera tribunalo de la Apostola Signaturo dividiĝas laŭ du sekcioj.

  • La unua sekcio (juĝa) debatas procesojn al si asignitaj laŭ la kanonika juro; ĝi kompetentas ankaŭ, kiel kasacia tribunalo, por ordoni la refaron de procesoj pri la edzeca ligilo; ĝi prizorgas la starigon de regionaj tribunaloj kaj kompetentas pri la konfliktoj kun la ŝtatoj rilate konkodataj normoj.
  • La dua sekcio (jurkonflikta-administra) decidas pri konfliktoj originintaj el aktoj de la eklezia administra povo al si asignitaj, kaj verdiktas pri konfliktoj de kompetento inter la ministerioj de la Roma kurio, pri administraj konfliktoj al si adresitaj de la diversaj Kongregacioj, pri la kvereloj al si asignitaj de plej alta Pontifiko.

Historio de la Apostola Signaturo redakti

La komencajn spurojn de tiu Supera tribunalo historiistoj trovas en 13-a jarcento, kiam organizo de refendarioj kuniĝis por ordigi kaj pretigi dokumentojn bezoajn je la «signo» (el kio signatura, seegnatura) de la papo (verdiktoj, favopeto, indulgencoj ktp. Eŭgeno la 4-a (15-a jarcento) ĝin starigis kiel stabilan tribunalon, Pio la 10-a ĝin, en la kadro de la reformo de la kodo de kanonika juro, levis al la digneco de tribunalo de la lasta apelacio. Nune ĝiaj prerogativoj kaj funkcio estas reglataj laŭ la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988.
Nunaj regantoj estas: Prefekto, kardinalo Raymond Leo Burke ekde 27-a de junio 2008, sekretario, Frans Daneels.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti