Vazo de Uruk

Listartikolo en Vikipedio

La Vazo de Uruk estas skulptita ŝtona ujo el alabastro, trovita en la templa komplekso de la sumera diino Inanna, en la ruinoj de la malnova urbo de Uruk, situanta en la moderna Gubernio Muthana, en suda Irako. Kiel la Trogo de Uruk kaj la Narmer-paletro de Antikva Egiptio, ĝi estas unu el la plej fruaj verkoj de rakonta reliefo, datita al ĉ. 3200-3000 aK.

Kopiaĵo de la vazo en la Pergamo-muzeo en Berlino, Germanio

Malkovro redakti

La vazo estis malkovrita en kolekto de fragmentoj, fare de germanaj asiriologoj, dum ilia sesa fosa sezono en Uruk en 1933/1934. La trovitaĵo estis registrita kun nombro W14873 en la kamplibro de la ekspedicio, je dato de 2-a de januaro 1929, kie legeblas "Großes Gefäß aus Alabaster", 96 cm hoch mit Flachrelief ("Granda ujo el alabastro, ĉirkaŭ 96   cm alta kun surfacaj reliefoj"). La vazo, kiu montris signojn de riparo en antikva tempo, altas 1 m. Aliaj fontoj citas ĝin kiel iomete pli alta, 106   cm, kun supra diametro de 36   cm. Ĝi estas kelkfoje, kelklingve nomata kiel Vazo de Warka, laŭ la moderna vilaĝo de Warka - konata kiel Uruk al la antikvaj sumerianoj.

Dekoraĵo redakti

La vazo havas kvar registrojn - aŭ vicojn - de skulptado. La ĉebaza vico montras bildon de la vegetaĵaro en la riverdeltoj de Tigris kaj Eŭfrato, kiel kanojn kaj kultivitan grenon. Supre ĉi tiu vegetaĵaro estas procesio de bestoj, kiel bovoj kaj ŝafoj prezentitaj en strikta profila figurigo. La procesio daŭras en la tria registro (vico) kun nudaj maskloj portantaj bovlojn kaj kruĉojn de oferoj, kiel ekzemple frukton kaj grenon. La supra registro estas plena sceno, anstataŭ kontinua ŝablono. En ĉi tiu registro, la procesio finiĝas ĉe la templo. Inanna, unu el la ĉefaj diinoj de Mezopotamio kaj poste konata kiel Iŝtar en la akada panteono, staras, gravigita per du kanoj malantaŭ ŝi. Al ŝi estas ofertita bovlo da frukto kaj greno de nuda figuro. Figuro en ceremonia vesto - supozeble estro / pastro - staras proksime, de malantaŭe al la ofertanto.