Veguillas de la Sierra

Veguillas de la Sierra [beGIljas delaSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Veguillas de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Kamparvaletoj de la Montaro.

Veguillas de la Sierra
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44134
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 1° 24′ U (mapo)40.154152-1.405884Koordinatoj: 40° 9′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 270 m [+]
Areo 13,667385 km² ( 136 6.7 385 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Veguillas de la Sierra (Provinco Teruelo)
Veguillas de la Sierra (Provinco Teruelo)
DEC
Veguillas de la Sierra
Veguillas de la Sierra
Situo de Veguillas de la Sierra
Veguillas de la Sierra (Hispanio)
Veguillas de la Sierra (Hispanio)
DEC
Veguillas de la Sierra
Veguillas de la Sierra
Situo de Veguillas de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Veguillas de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo post neĝofalo.
 
Preĝejo kaj parta panoramo.
 
Ermitejo de Sankta Marko.

Ĝi estas je 48 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Veguillas de la Sierra apartenas al grupo de kvar municipoj kiuj okupas sudokcidentan terlangon de la komarko: nome Tormón plej norde, Alobras meze kaj Veguillas de la Sierra sudokcidente kaj El Cuervo sudoriente jam lime kun Rincón de Ademuz, eksklavo de la provinco Valencio. Krome okcidente estas limo kun la provinco Kvenko. Veturado al Teruelo eblas nur farante du ĉirkaŭojn unuan dekstren kaj duan maldekstren por alveni ĝis Gea de Albarracín.

La loĝloko staras je 1270 m super marnivelo sur montaro, kio ebligas arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj. Estas ses stratoj kaj unu placo en la urba kerno, komponita de centoduono de domoj grupigitaj en du kernoj, unu ĉirkaŭ la Placo kaj alia laŭlonge de la strato Cantón.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Veguillas de la Sierra oni malaltiĝis ĝis nunaj 21 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo de Triunuo kaj la ermitejo de Sankta Marko, fontano kun bestotrinkujo kaj publika lavejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti