Vehiklo Aŭtomata Leĝera

Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: VAL

VAL -- Vehiklo Aŭtomata Leĝera (france véhicule automatique léger (ankaŭ mallongigo de Villeneuve-d'Ascq - Lille[1]) estas tute aŭtomata metroo sur pneŭoj, destinita al urba transporto aŭ priservo de flughaveno. Temas pri la unua projekto de vehiklo aŭtomata leĝera en la mondo.

Metroo de Lillo: unua metroo aŭtomata leĝera (VAL) en la mondo (1983)
Vagonaro VAL 208 de Metroo de Tuluzo
Supertera parto de Metroo de Rennes

Deveninta de esploroj de laboratorioj de Universitato Lille-I kaj de Institut industriel du Nord[2] kaj de patento pri aŭtomatismoj de metroo sen stiristo deponita la 31-an de julio 1971 de profesoro Robert Gabillard de Universitato Lille-I[3], ĝi estis konstruita de Matra (hodiaŭ Siemens Mobility France) por ekipi la Metroon de Lillo. La centro de studo kaj prizorgo de VAL de Lillo situas apud la stacio Quatre Cantons - Stade Pierre-Mauroy proksime al "École centrale de Lille" sur kampuso de Universitato Lille-I.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti