Linio U (Metroo de Seulo)

La Linio U (koree 의정부 경전철 - Malpeza Relo de Ujĝonbu) interkonektita kun Metroo de Seulo estas senstirista, plene aŭtomata, malsam-nivela malpeza relo aŭ malpeza metrolinio en Ujĝonbu, Seula Areo, Sud-Koreio. La "U" estas mallongigo por la urbo Ujĝonbu. La linio uzas 2 x 15 trajnojn VAL 208 konstruitajn fare de Siemens Transportation Systems. La sistemo estas tre simila al la Metroo de Tuluzo, Metroo de Lillo kaj Metroo de Rennes en Francio.

Linio U


VAL 208 en Ujĝonbu
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Metroo de Seulo
Uijeongbu Light Rail Transit Co., Ltd
Teknikaj trajtoj
Longo 11.3 km
Ŝpuro 1620 mm
Fervoja elektra sistemo 750 V
Nombro de trakoj 2
Maksimuma rapideco 80 km/h
Stacioj de la fervojlinio
16
vdr

Malfermo de la linio al la publiko okazis la 29-an de junio 2012.

Mapo redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti