La vektopesilo estas aparato por mezuri la mason de korpoj. Ĝi baziĝas sur la fizika principo de levilo.

Vektopesilo
Peziloj por preciza vektopesilo

Vektopesiloj konsistas el transversa stango (vekto), kiu povas oscili ĉirkaŭ sia akso. Al la vekto estas pendigitaj du pesilteleroj. Por la mezuro la korpo, kies maso mezurendas, estas metita sur unu de la pesilteleroj. Sur la alian oni metas la necesajn pezilojn por ekvlibri la pesilon.

La precizeco de la vektopesilo dependas de ĝia konstrumaniero (longo de vekto kaj pozicio de ĝia masocentro) kaj de la precizeco de la uzataj peziloj.

Vektopesiloj, kontraŭe al la risortopesiloj, estas tute nedependaj de al loka gravita koeficiento, ĉar la mezuro okazas per rekta komparo de masoj.