Velocio

Paul de Vivie havis plumnomon "Vélocio" (naskiĝis la 29-an de aprilo 1853 kaj mortis la 4-an de marto 1930) kaj estas la emblema persono de la franca bicikloturismo. Li uzis plumnomon "Vélocio" por siaj verkoj kaj eldonaĵoj. La pseŭdonimo elvokas la biciklon kaj la rapidecon.

Velocio
Persona informo
Naskonomo Paul de Vivie
Naskiĝo 29-an de aprilo 1853 (1853-04-29)
en Pernes-les-Fontaines
Morto 4-an de marto 1930 (1930-03-04) (76-jaraĝa)
en Sankta-Stefano
Tombo Cimetière de Loyasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Velocio
Okupo
Okupo biciklistoĵurnalisto
vdr

Li inventis li mem la vorton francan "byciclotourisme" (bicikloturismo).

La 7 rekomendaĵoj de Velocio redakti

Li estis avangarda dietisto demonstrante en sia epoko ke oni povis bicikli longan tempon (li faris etapojn de 40 horoj) sekvante kelkajn elementajn regulojn de praktiko kaj higieno. Liaj sep rekomendaĵoj restis memorigitaj kaj fariĝis ĝis hodiaŭ la reguloj sekvendaj por bicikli bone kaj longdaŭre.

  1. Paŭzoj maloftaj kaj mallongaj por ne faligi la premon
  2. Manĝoj malpezaj kaj oftaj : manĝi antaŭ ol malsati , trinki antaŭ ol soifi.
  3. Neniam atingi nenormalan lacecon kiu montriĝas per mankoj de apetito kaj dormo.
  4. Kovri sin antaŭ ol malvarmiĝi, malkovri sin antaŭ ol trovarmiĝi kaj ne timi elmeti la haŭton al suno, aero kaj akvo.
  5. Forpreni el la nutraĵoj, almenaŭ dum la veturo, vinon, viandon kaj tabakon.
  6. Neniam troigi, resti ene de siaj kapabloj, precipe dum unuaj horoj kiam oni emas elspezi tro da energio ĉar oni sentas sin plenforta.
  7. Neniam pedali pro orgojlo.

Esperantismo redakti

Li parolis Esperanton

Bibliografio redakti

Kelkaj biografioj estas dedicitaj al Velocio :

  • Franca verko de Henry Raymond; titolo: Paul de Vivie, dit Vélocio; subtitolo= "l'évolution du cycle et le cyclotourisme" ; Saint-Étienne ; eldonisto = Musée d'art et d'industrie ; jaro 2005 ; paĝonombro=541 ; isbn=2-901282-07-5; isbn2=9782901282075; oclc=421056426
  • Franca verko de Charles de Vivie ; titolo: Vélocio; subtitolo= "Le seigneur des cyclos (1853-1930)" ; presita en Francio ; eldonisto: Charles de Vivie ; jaro 2022 ; paĝonombro=182 ; isbn=9782958242206 ; en paĝo 145 estas frazo kiu rilatas al la uzo de Esperanto dum kelkaj renkontiĝoj, jen la traduko: Okaze de tiaj kunbicikladoj, Velocio ne povas sin malebligi revi pri mondo, kie ĉiuj homoj estus bicikloturismantoj. Interparolante en esperanto, tiuj feliĉaj biciklantoj estus la metiistoj de paco universala.