Ventoombro estas tiu zono kun malforta vento, kiam iu objekto protektas lokon kontraŭ la vento kaj tiel estiĝas en tiu loko malforta vento. Historia eluzo de la ventoombro estis la plantado de arboj apud la agrojn. Tiuj arboj protektas la kampon kontraŭ erozio sur agro kun 6-7-foja longo de la arboalto.

Biciklistoj de Tour de France profitas de ventoonbro de aliaj (2005)

La ventoombro (ĉe insulo) estas nebonvena por velboatoj, velŝipoj, pro malforta pelforto. Ĝi gravas en la bicikla sporto, kiam la antaŭe biciklanta sportisto eluzas je 30 % pli da forto ol sekvanta biciklanto en la ventoombro.

Okaze de flankvento, la - alian veturilon - preterpasanta veturilo venas por mallonga tempo en ventoombron kaj postlasante tion, frapas ĝin la denove alvenanta flankvento. Tio necesigas fortan prenon de la stirilo kaj eble necesan kontraŭstiradon.